Internacia socio devus respekti la elekton de la kamboĝa popolo

(GMT+08:00) 2018-07-31 19:39:42     Redaktoro:Xiong

Usono kaj Eŭropa Unio kontestis la ĝeneralan balotadon en Kamboĝo, kaj por tio, en la gazetara konferenco de la 31a de julio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la balotado estas la interna politiko de Kamboĝo, kaj la internacia socio devus respekti la elekton de la kamboĝa popolo.

Post la kamboĝa elektado Usono kaj Eŭropa Unio eligis voĉon de kontesto, asertante, ke en la elektado ĉefaj opoziciaj partioj estis esceptitaj, kaj do mankis en ĝi vera konkurado, inkluziveco kaj fidindeco. Usono minacis, ke ĝi alprenos rimedojn kontraŭ Kamboĝo, ekzemple, limigon je vizo. Por tio Geng Shuang komentis:

"Ĉinio refoje gratulas, ke Kamboĝo glate okazigis la elektadon por sia nova parlamento, kaj ke la Popola Partio gvidata de Hun Sen venkis en la elektado. La ĝenerala elektado estas la interna politiko de Kamboĝo, kaj la internacia socio devus respekti la elekton de la kamboĝa popolo kaj roli pozitivan ludon por la socia stabileco de Kamboĝo kaj la disvolviĝado de la lando."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin