Reala kontribuo estu direktita al la regionaj landoj

(GMT+08:00) 2018-07-31 21:10:38     Redaktoro:Xiong

Estas la raporto, ke Usono, Japanio kaj Aŭstralio proklamis, ke ili kune pliigos investon inter la Hindia Oceano kaj la Pacifika Oceano. Pro tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 31a de julio diris, ke tio estas bona afero, kaj ke Ĉinio esperas, ke tiuj tri landoj efektive helpos la regionon kaj faros realan kontribuon por la regionaj landoj.

Responde al la koncerna demando Geng Shuang diris:

"Usono, Japanio kaj Aŭstralio volas pliigi investon sur la konstruadon de bazaj instalaĵo en tiu ĉi regiono, kio estas bona afero. Se mi ne erare memoras, tio jam ne estas la unua voĉo eligita de ili. Ni esperas, ke tiuj tri landoj efektive helpos la regionon kaj faros realan kontribuon por la regionaj landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin