Rusa sendito: Rehejmenigi siriajn rifuĝintojn konformas al interesoj de ĉiuj partioj

(GMT+08:00) 2018-07-31 12:01:37     Redaktoro:Yu

Alexander Lavrentyev, speciala sendito de rusa prezidento pri Sirio, diris lunde, ke helpi al siriaj rifuĝintoj reveni al la hejmloko konformas al interesoj de ĉiuj partioj.

Tiutage en la rusa urbo Soĉio komenciĝis la nova pacintertraktado pri Sirio kaj daŭros eble du tagojn. Lavrentyev diris, ke la hejmenreveno de siriaj rifuĝintoj devas esti memvola kaj ne devas esti malhelpita. Li aldonis, ke helpi siriajn rifuĝintojn kaj krei kondiĉojn por ilia reveno al la hejmloko konformas al interesoj de ĉiuj partioj, inkluzive de eŭropaj landoj.

Rilate formiĝon de la Siria Konstitucia Komitato, Lavrentyev diris, ke la demando disvolviĝas en la direkto de ĝusta traktado, kaj lastatempe la siria registaro kaj opozicioj prezentis liston de kandidatoj por membroj de la komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin