Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la Ministerio de Nacia Defendo festis la 91an datrevenon de la PLA; Sud-Koreio kaj la KDPR komencis general-nivelan militan intertraktadon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.
Akcepto estis okazigita de la Ministerio de Nacia Defendo marde por festi la 91an datrevenon de la fondiĝo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), kiu falas en la 1an de aŭgusto.
En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Ŝtata Konsilio, kaj la Centra Milita Komisiono, ŝtata konsilanto kaj ministro pri nacia defendo Wei Fenghe esprimis la salutojn de la Armea Tago al la personaro de la PLA, la Trupo de Armita Polico, la rezerva trupo, la milicio, veteranoj, armeaj herooj, modeloj kaj aliaj.
Wei diris en la akcepto, ke Ĉinio firme restos sur la vojo de paca disvolvado, sekvos la defendan politikon, kiu estas nature defensiva, kaj laboros kun aliaj landoj por antaŭenigi la iniciaton Zono kaj Vojo.
Ĉinio akcelos la konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj, konstruos komunumon kun komuna estonteco de la homaro, kaj daŭrigos siajn klopodojn por defendi tutmondan pacon, kontribui al tutmonda disvolvado kaj konservi internacian ordon.
Li diris, ke estas nur unu Ĉinio, kaj Tajvano estas neforprenebla parto de la ĉina teritorio. Li promesis, ke la PLA estas rezoluta, memfida kaj kapabla por venki separismajn intencojn pri "sendependeco de Tajvano" en iu ajn formo kaj ajna ekstera interveno.
Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde en Kuala-Lumpuro, kiam li renkontiĝis kun sia malajzia paralelulo Saifuddin Abdullah, ke Ĉinio volas daŭrigi amikajn politikojn al Malajzio por profundigi kunlaboron kaj profitigi popolojn de ambaŭ landoj.
Wang diris, ke kiel du landoj kun tradicia amikeco, Ĉinio kaj Malajzio ambaŭ estas evoluantaj landoj, kies komunaj interesoj estas multaj ol malkonsentoj, kaj ĉina-malajziaj rilatoj havas strategian gravecon. Li diris, ke kun la establo de la nova malajzia registaro, ĉina-malajziaj rilatoj nun staras ĉe la nova deirpunkto. Ĉinio volas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn inter la du registaroj kaj desegni planon pri disvolvado de estontaj rilatoj.
Wang ankaŭ aprezis la subtenon de Malajzio al la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo, dirante, ke la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj Malajzio, kiel naturaj partneroj en efektivigo de la iniciato, malfermos pli grandajn perspektivojn por kunlaboro inter la du landoj kaj kontribuos al komuna disvolviĝo. Li diris, ke la du flankoj devas instigi kaj subteni negocojn de ambaŭ landoj en pli aktiva kunlaboro.
Wang ankaŭ substrekis la rolon de Malajzio en regionaj kaj tutmondaj aferoj, dirante, ke Ĉinio volas labori kune kun Malajzio por certigi, ke la baldaŭa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) en Singapuro donos konkretajn rezultojn kaj sendos klaran mesaĝon pri subteno al multflankeco kaj libera komerco.
Saifuddin diris, ke la du landoj havas tradician amikecon kaj la duflankaj rilatoj realigis gravan disvolviĝon en la lastaj jaroj, liverante profitojn al la popoloj de la du landoj. Malajzio rigardas Ĉinion kiel bonan najbaron kaj gravan partneron, kaj la nova malajzia registaro atribuas grandan gravecon al la duflankaj rilatoj. Li ankaŭ reasertis, ke Malajzio aktive subtenos al kaj partoprenos en la iniciato Zono kaj Vojo.
Filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Alan Peter Cayetano diris marde, ke lia lando volas ludi konstrueman rolon en antaŭenigo de rilatoj inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio, kiam ĝi servos kiel kunordiganto inter la asocio kaj Ĉinio en tiu ĉi jaro.
Cayetano faris la rimarkojn al raportistoj antaŭ ol ekiri al Singapuro por ĉeesti la kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj rilatajn kunvenojn de la asocio. Li diris, ke ili ludos la rolon kiel ponto aŭ peranto en antaŭenigo de komunaj interesoj kaj akcelo de la dialoga partnereco.
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Usono pri tio, ke tajvana gvidanto Tsai Ing-wen planas fari transiton tra Usono en la venonta monato.
Proparolanto Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke la principo pri unu Ĉinio estas la ĝenerala konsento de la internacia komunumo. Li diris, ke ajna intenco krei "du Ĉiniojn" aŭ "unu Ĉinion, unu Tajvanon" estos firme oponata de la ĉina popolo, kaj tia intenco ne konformas al la fundamentaj interesoj de la popolo de Tajvano.
Geng akcentis: "Ni urĝas la tajvanan aŭtoritaton reveni al la ĝusta vojo de la Konsento de 1992." Li diris, ke Ĉinio jam postulis seriozan traktadon kun Usono. Ĉinio rezolute oponas Usonon aŭ ajnan alian landon, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, aranĝi tiajn kontaktojn kun Tajvano, kaj ĉi tiu sinteno estas klara kaj firma. Geng aldonis: "Ni urĝas Usonon efektivigi la politikon de unu Ĉinio kaj la principojn de la tri komunaj komunikaĵoj, ne permesi al tajvana gvidanto fari transiton nek sendi ajnan malĝustan signalon al la fortoj de 'tajvana sendependeco', sed konservi ĉina-usonajn rilatojn kaj la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo per praktikaj agoj."
Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) komencis general-nivelan militan intertraktadon marde matene en la landlima vilaĝo Panmunjom por diskuti pri rimedoj mildigantaj streĉecon en landlimaj regionoj.
Laŭ la komuna ĵurnalista grupo, la naŭa interkorea general-nivela milita dialogo komenciĝis je la 10a horo matene laŭ loka tempo en la Paca Domo, sud-korea konstruaĵo en Panmunjom.
La meksikaj aŭtoritatoj diris, ke aviadilo de la Meksika Flugkompanio kun pli ol 100 homoj kraŝis en la nord-centra meksika ŝtato Durango marde posttagmeze, vundante 85 homojn sen morto.
Jose Aispuro, ŝtatestro de Durango, diris en la socia komunikilo Twitter, "Ni konfirmas, ke estas neniu morto en la akcidento de la flugo AM2431."
La Ministerio pri Transportado diris, ke la akcidento trafis la aviadilon je la 4a horo posttagmeze laŭ loka tempo, kelkajn momentojn post ekflugo de la flughaveno en la ŝtata ĉefurbo, nomata ankaŭ Durango.
Pli ol 50 homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj marde matene en du sinsekvaj bombatakoj en Afganio.
Matene en la distrikto Bala Buluk de la afgana okcidenta provinco Farah, unu buso veturanta estis trafita de bombo survoje al la ĉefurbo Kabulo. La eksplodo mortigis 11 homojn kaj vundis 31 aliajn. Ĉiuj estis civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Proparolanto de la provinca polico diris, ke la atako estis origine direktita al la afgana sekurectrupo.
La saman tagon en Jalalabad, ĉefurbo de la orienta provinco Nangarhar, ekstremistoj faris alian atakon. Membro de la provinca parlamento diris, ke unue eksplodis aŭtobombo, kaj poste ekstremistoj batalis kun policanoj. En la atako almenaŭ 4 homoj estis mortigitaj kaj 8 aliaj vunditaj, inkluzive de 2 policanoj, kaj 2 ekstremistoj estis mortigitaj en la batalo. Proksime al la okazejo estas registara domo, provinca hospitalo kaj prisana departemento, tial konkreta celo de la atako restas nekonata.
Finiĝis la novaĵoj!