Subpremo kaj ĉantaĝo ne povos efiki

(GMT+08:00) 2018-08-01 18:16:51     Redaktoro:Xiong

Usono intencas levi ĝis 25% la dogantarifon de ĉinaj komercaĵoj importotaj en sian teritorion, kaj por tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 1a de aŭgusto diris, ke la subpremo kaj ĉantaĝo far Usono ne povos efiki; se Usono agus efektive, Ĉinio nepre farus kontraŭagadon.

Estas la raporto, ke Usono planas ĉi-vespere proklamos limimpostadon de ĉinaj komercaĵoj en sian landon importotaj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la dogantarifo altiĝos de 10% ĝis 25%. Kontraŭ tio Geng Shuang komentis:

"La subpremo kaj ĉantaĝo ne povos efiki; se Usono agus efektive, Ĉinio nepre farus kontraŭagadon. Ĉinio opinias, ke la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono eblas solvi nur per dialogo kaj interkonsiliĝo, sed ni emfazas, ke dialogo devas esti surbaze de reciproka respekto kaj egaleco, kaj de regularo kaj fidindeco. Unuflanka minaco kaj subpremo alvenigos kontraŭan rezulton nur."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin