Ni travidu la duvizaĝulajn artifikojn de Usono

(GMT+08:00) 2018-08-01 20:11:35     Redaktoro:Xiong

La komerca rivalado inter Ĉinio kaj Usono jam daŭris pli ol kvar monatojn, kaj tamen en la lastaj tagoj aperis nova stato.

La novaĵagentejo Bloomberg, citante el la vortoj de iu riĉe informita, raportis, ke la usona ministro pri financo Steven Mnuchin kaj reprezentanto de la ĉina vicĉefministro Liu He nun estas sekrete konversaciantaj por rekomenci komercan intertraktadon inter Ĉinio kaj Usono, sed intertempe, Usono planas komenci imposti, laŭ la dogantarifo jam altigita, ĉinajn komercaĵojn importotajn en sin kun valoro de ĉ. 16 miliardoj da usonaj dolaroj. Krome, la agentejo raportis ankaŭ, ke la usona registaro nun estas konsideranta aldoni 25-procentan tarifon kontraŭ ĉinaj komercaĵoj valorantaj 200 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj tiu ĉi tarifo pli altas ol 10-procenta tiu antaŭe anoncita.

Unuflanke, Usono sugestis, ke ĝi konsiliĝu kun Ĉinio, sed aliflanke, ĝi alte tenas bastonon de tarifo. Evidentiĝas, ke Usono ne havas sincerecon por vere solvi problemon, sed ĝi ludas duoblan ludon nur por gajni el tio pli multe da interesoj. Ĉinio jam estas preta, se Usono efektive agus laŭplane, Ĉinio nepre farus kontraŭagadon kiel kvante, tiel ankaŭ kvalite.

En la 6a de julio Usono faris la unuan pafadon de komerca milito kontraŭ Ĉinio, kaj la stato ĉiam pli serioziĝas. El tio oni bone vidas, ke la Blanka Domo ludas duoblan ludon kun tri intencoj en ĝi kaŝitaj:

Unue, ĉar en la komerca milito kontraŭ Ĉinio la registaro de Trump ne vidis tian efikon kian ĝi esperis, do ĝi malpacienciĝis kaj volas pli forte akrigi la komercan militon;

Due, interne de Usono la voĉo kontraŭ komerca milito ĉiam pli potenciĝas, kaj sekve la registaro de Trump intencas transigi la premon aliloken;

Trie, la registaro de Trump ne kontentas pri solvo de sia komerca deficito, sed ĝi celas ŝanĝi la evoluan vojon de Ĉinio.

Iu ajn suverena ŝtato havas la rajton elekti sian evoluan vojon. La komerca milito provokita de Usono ne povos ŝanĝi la disvolvan strategion de Ĉinio. Rilate komercan militon Ĉinio ne timas, kaj se necese, Ĉinio nepre faros kontraŭatakon. Se Usono vere volus solvi problemon, do ĝi faligus sian bastonon kaj prezentus sian sincerecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin