Bombatakoj mortigis kaj vundis pli ol 50 homojn en Afganio

(GMT+08:00) 2018-08-01 11:50:20     Redaktoro:Yu

Pli ol 50 homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj marde matene en sinsekvaj du bombatakoj en Afganio.

Matene en la distrikto Bala Buluk de la afgana okcidenta provinco Farah, unu buso veturanta estis trafita de bombo survoje al la ĉefurbo Kabulo. La eksplodo mortigis 11 homojn kaj vundis 31 aliajn. Ĉiuj estis civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Proparolanto de la provinca polico diris, ke la atako estis origine direktita al la afgana sekurectrupo.

La saman tagon en Jalalabad, ĉefurbo de la orienta provinco Nangarhar, ekstremistoj faris alian atakon. Membro de la provinca parlamento diris, ke unue eksplodis aŭtobombo, kaj poste ekstremistoj batalis kun policanoj. Almenaŭ 4 homoj estis mortigitaj kaj 8 aliaj vunditaj, inkluzive de 2 policanoj en la atako, kaj 2 ekstremistoj estis mortigitaj en la batalo. Proksime al la okazejo estas registara domo, provinca hospitalo kaj prisana departemento, tial konkreta celo de la atako restas nekonata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin