Ĉinio kaj Malajzio volas profundigi amikan kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-08-01 12:45:20     Redaktoro:Yu

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde en Kuala-Lumpuro, kiam li renkontiĝis kun sia malajzia paralelulo Saifuddin Abdullah, ke Ĉinio volas daŭrigi amikajn politikojn al Malajzio por profundigi kunlaboron kaj profitigi popolojn de ambaŭ landoj.

Wang diris, ke kiel du landoj kun tradicia amikeco, Ĉinio kaj Malajzio ambaŭ estas evoluantaj landoj, kies komunaj interesoj estas multaj ol malkonsentoj, kaj ĉina-malajziaj rilatoj havas strategian gravecon. Li diris, ke kun la establo de la nova malajzia registaro, ĉina-malajziaj rilatoj nun staras ĉe la nova deirpunkto. Ĉinio volas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn inter la du registaroj kaj desegni planon pri disvolvado de estontaj rilatoj.

Wang ankaŭ aprezis la subtenon de Malajzio al la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo, dirante, ke la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj Malajzio, kiel naturaj partneroj en efektivigo de la iniciato, malfermos pli grandajn perspektivojn por kunlaboro inter la du landoj kaj kontribuos al komuna disvolviĝo. Li diris, ke la du flankoj devas instigi kaj subteni negocojn de ambaŭ landoj en pli aktiva kunlaboro.

Wang ankaŭ substrekis la rolon de Malajzio en regionaj kaj tutmondaj aferoj, dirante, ke Ĉinio volas labori kune kun Malajzio por certigi, ke la baldaŭa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) en Singapuro donos konkretajn rezultojn kaj sendos klaran mesaĝon pri subteno al multflankeco kaj libera komerco.

Saifuddin diris, ke la du landoj havas tradician amikecon kaj la duflankaj rilatoj realigis gravan disvolviĝon en la lastaj jaroj, liverante profitojn al la popoloj de la du landoj. Malajzio rigardas Ĉinion kiel bonan najbaron kaj gravan partneron, kaj la nova malajzia registaro atribuas grandan gravecon al la duflankaj rilatoj. Li ankaŭ reasertis, ke Malajzio aktive subtenos al kaj partoprenos en la iniciato Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin