Filipinoj promesis antaŭenigi rilatojn inter ASOAL kaj Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-01 13:15:08     Redaktoro:Yu

Filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Alan Peter Cayetano diris marde, ke lia lando volas ludi konstrueman rolon en antaŭenigo de rilatoj inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio, kiam ĝi servos kiel kunordiganto inter la asocio kaj Ĉinio en tiu ĉi jaro.

Cayetano faris la rimarkojn al raportistoj antaŭ ol ekiri al Singapuro por ĉeesti la kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj rilatajn kunvenojn de la asocio. Li diris, ke ili ludos la rolon kiel ponto aŭ peranto en antaŭenigo de komunaj interesoj kaj akcelo de la dialoga partnereco.

Cayetano aldonis, ke en la lastaj du jaroj, rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio reboniĝis kaj daŭre disvolviĝis , kio kreis bonan atmosferon por la laboro de Filipinoj sur la posteno de kunordiganto de rilatoj inter la ASOAL kaj Ĉinio, kaj li kredas, ke Ĉinio antaŭenpuŝos plu komunajn interesojn kun la asocio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin