Meksika pasaĝeraviadilo kraŝis en nord-centra Meksiko

(GMT+08:00) 2018-08-01 13:51:31     Redaktoro:Yu

La meksikaj aŭtoritatoj diris, ke aviadilo de la Meksika Flugkompanio kun pli ol 100 homoj kraŝis en la nord-centra meksika ŝtato Durango marde posttagmeze, vundante 85 homojn sen morto.

Jose Aispuro, ŝtatestro de Durango, diris en la socia komunikilo Twitter, "Ni konfirmas, ke estas neniu morto en la akcidento de la flugo AM2431."

La Ministerio pri Transportado diris, ke la akcidento trafis la aviadilon je la 4a horo posttagmeze laŭ loka tempo, kelkajn momentojn post ekflugo de la flughaveno en la ŝtata ĉefurbo, nomata ankaŭ Durango.

Ministro pri transportado Gerardo Ruiz Esparza diris en Twitter, ke la aviadilo portis 97 pasaĝerojn kaj kvar deĵorantojn.

La Nord-Centra Flughavena Grupo, kiu administras la flughavenon, imputis la kraŝon al malbonaj veterkondiĉoj. Laŭ unuaj raportoj, la akcidento estis kaŭzita de adversaj veterkondiĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin