Germana astronaŭto de Eŭropa Spaca Agentejo volas "flugi" per ĉina aerŝipo

(GMT+08:00) 2018-08-01 09:12:59     Redaktoro:祃璟琳


Matthias Maurer

48jara Matthias Maurer lernas la ĉinan lingvon de 6 jaroj kaj lia ĉina nomo estas Ma Tian, kiu signifas ĉevalon sur la ĉielo, volantan flugi alten.

Li estas germana astronaŭto de Eŭropa Spaca Agentejo, specialisto pri spacaj materialoj, iam laboris en Germanio, Britio, Francio, Hispanio, ktp. En 2012, li laboris kiel respondeculo de la projekto pri kunlaboro kun Ĉinio kaj ekde tiam li komencis lernadon de la ĉina lingvo, ĉar li opiniis, ke tio estas "ege grava".

"Estontece en la ĉinaj spacŝipo aŭ spacstacio, diverslandaj astronaŭtoj nepre uzos la ĉinan lingvon."

Laŭ plano, ĉina spacstacio funkcios en 2022. Se la internacia spacstacio laŭplane plenumos sian mision en 2024, Ĉinio tiam estos la ununura lando posedanta la spacstacion.

Ma Tian esperas, ke li estonte laboros en ĉina spacstacio kun alilandaj astronaŭtoj.

Ĉinio ĉiam estas malferma pri internacia spaciala kunlaboro. En 2015 Ĉinio kaj Eŭropo subskribis interkonsenton pri homporta aernavigado kaj decidis trejnadon de astronaŭtoj de tiuj landoj.

En la kuranta majo, Ĉinio oficiale anoncis, ke la kunlabora projekto pri ĉina spacstacio estas malferma al membrolandoj de la UN kaj bonvenigis partoprenon de aliaj landoj.

Aŭguste de 2017 Ma Tian partoprenis en trejnado de surmara savado en Yantai, Shandong-provinco de norda Ĉinio kun la itala astronaŭtino.

Ĉinio havas siajn proprajn raketon kaj aerŝipon kaj estonte posedos la spacstacion. Eŭropaj astronaŭtoj havas abundajn spertojn en longtempa spaca vivo kaj laboro. Kunlaboro inter ambaŭ flankoj certe antaŭenigos pli efikan disvolviĝon de la spaca afero de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin