Novaĵoj (Aŭgusto 02)

(GMT+08:00) 2018-08-02 16:27:30     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Norvegio promesis subteni tutmondan liberkomercan sistemon bazitan sur reguloj; usona juĝejo deklaris kontraŭkonstitucia la administran ordonon de Trump. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Norvegio merkrede promesis kunigi manojn por subteni la tutmondan liberkomercan sistemon bazitan sur reguloj.

Dum renkontiĝo kun norvega ministro pri eksterlandaj aferoj Ine Eriksen Soreide en Singapuro, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Norvegio rekomendas liberan komercon, kaj ambaŭ flankoj devas akceli intertraktadon pri liberkomerca interkonsento por protekti la tutmondan liberkomercan sistemon bazitan sur reguloj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Norvegio devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj firmigi reciprokan fidon por senĉese ekspluati estontecon de la duflankaj rilatoj.

Soreide diris, ke Norvegio volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio, porti sian respondecon kaj kune subteni la internacian ordon kaj multflankan komercan reĝimon bazitajn sur reguloj. Norvegio ĝojas vidi, ke ambaŭ flankoj faris rapidan progreson post la normaliĝo de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke Norvegio respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj respektas la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio. Ŝi aldonis, ke ŝia lando esperas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, mara ekonomio kaj vintraj sportoj.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris tiutage en Singapuro, ke Ĉinio volas kunlabori kun Singapuro por sendi klarajn mesaĝojn sekvi multflankecon kaj oponi unuflankecon kaj komercan protektismon.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun sia singapura paralelulo Vivian Balakrishnan antaŭ la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Orient-Azia Pintkunveno.

Wang pozitive taksis la rolon de Singapuro en akcelo de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj la ASOAL kiel kunordiganto inter la asocio kaj Ĉinio dum la pasintaj tri jaroj, kaj akcentis, ke Ĉinio ĉiam subtenas la regionan kunlaboran kurson de Orient-Azio kun la asocio ĉe la kerno. Wang diris, ke kun pliiĝantaj necertaj kaj malstabilaj faktoroj en la mondo, la du flankoj devas fari komunajn klopodojn por certigi la pacon kaj stabilecon de Orient-Azio kaj ankaŭ subteni la tendencon de antaŭenmarŝo.

Vivian konsentis, ke la du landoj devas stariĝi por oponi leviĝantajn unuflankecon kaj komercan protektismon kaj subteni multflankecon kaj liberan komercon kaj regionan ekonomian integriĝon. Li ankaŭ dankis Ĉinion por ĝia subteno al la rolo de Singapuro kiel la kunordiganto inter la asocio kaj Ĉinio kaj pozitive taksis la viglan disvolviĝon de rilatoj inter la asocio kaj Ĉinio.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, unu el la plej grandaj produktejoj de tradiciaj tibetaj medicinaĵoj en Ĉinio, realigis viglan disvolviĝon de tiu ĉi industrio en 2017.

La totala produkto de tibetaj medicinaĵoj en Qinghai kalkuliĝis al 2,6 miliardoj da juanoj (proksimume 380 milionoj da usonaj dolaroj) en la lasta jaro, okupante 44% de la malneta produkto de la tutlanda industrio de tibetaj medicinaĵoj.

Qinghai havas pli ol 1 290 specojn da tibetaj medicinaĵoj kaj ĉirkaŭ 200 mil hektaroj da herboj kreskas en la tuta regiono. Estas 19 tibetaj medicinaj farmaciaj kompanioj en la altebenaĵa regiono, kaj proksimume 210 herbaj terapioj estis aprobitaj por fabrikado de farmaciaj produktoj.

Apelacia juĝejo en San-Francisko merkrede deklaris "kontraŭkonstitucia" la administran ordonon de usona prezidento Donald Trump pri rifuzo de federacia fonduso por rifuĝurboj inkluzive de San-Francisko pli frue en tiu ĉi jaro.

La Naŭa Usona Rondira Apelacia Juĝejo en San-Francisko diris en sia decido, ke Trump kontraŭkonstitucie retenis fonduson por la "rifuĝurboj", kiuj rifuzis kunlabori kun federaciaj oficialuloj pri enmigrado.

Ĉefjuĝisto Sidney Thomas diris, ke sen rajtigo de la Kongreso, la registaro ne devas redistribui aŭ reteni konvene asignitajn fondusojn por atingi siajn proprajn politikajn celojn.

La turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede ĵuris reprezalii Usonon pro ĝia sankcio kontraŭ turkaj ministroj pri la kazo de usona pastro Andrew Brunson.

La ministerio diris en skriba deklaro, ke respondo estos donita sen ajna prokrasto kontraŭ ĉi tiu agreso, kiu ne servos por iu ajn kialo. La ministerio kondamnis la usonan Departementon de Financo kaj urĝis ĝin retiri la decidon. La deklaro diris, ke la sankcioj konformas nek al ŝtata seriozeco nek al konceptoj pri leĝo kaj justico.

La ministerio rimarkigis, ke sendube la decido, kiu estas malrespekta interveno en ilian juran sistemon, agas kontraŭ iliaj rilatoj kun Usono, kaj tio kaŭzos grandan damaĝon al nunaj konstruemaj klopodoj por solvado de la problemoj inter la du landoj.

Tiutage, la usona Departemento de Financo diris, ke turka ministro pri justico Abdulhamit Gul kaj ministro pri internaj aferoj Suleyman Soylu ludis ĉefajn rolojn en la organizoj, kiuj estis respondecaj pri aresto de pastro Andrew Brunson.

Laŭ la rezulto ĵus publikigita de la Zimbabva Elekt-Komisiono marde vespere, la reganta partio Zimbabva Afrika Nacia Unio – Patriotisma Fronto gajnis 36 el la 48 sidlokoj de la Nacia Asembleo.

La opozicio, la alianco Movado por Demokratia Ŝanĝo, akiris 11 sidlokojn kaj la Nacia Patriota Fronto gajnis unu.

La Zimbabva Elekt-Komisiono diris, ke ĝi anoncos pliajn rezultojn merkrede matene, ĉar la rezulto de 162 el la 210 sidlokoj de la Nacia Asembleo ankoraŭ ne estis deklarita. Sed la rezulto de la prezidenta parto de la balotado, en kiu nuna prezidento Emmerson Mnangagwa kaj gvidanto de la alianco Movado por Demokratia Ŝanĝo Nelson Chamisa estas la ĉefaj konkurantoj, estos anoncita, nur kiam la tutlanda kalkulado estos finita. Laŭ la leĝo, la komisiono devas deklari ĉiujn rezultojn de la elektoj ne pli malfrue ol sabate.

Entute 5,6 milionoj da zimbabvanoj estis registritaj por elekti siajn prezidenton, membrojn kaj konsilianojn de la Nacia Asembleo lunde en la unua elekto de post la eksigo de la antaŭa prezidento Robert Mugabe en la lasta jaro.

La irana Novaĵ-Televido raportis merkrede, ke la ĉefkomandanto de la irana Islama Revolucia Gvardio avertis pri ajna intertraktado kun Usono pri la ekzistantaj demandoj inter la du landoj.

Generalmajoro Mohammad Ali Jafari diris parolante pri la lastatempa propono de usona prezidento Donald Trump pri intertraktado kun Teherano, ke la irana nacio neniam permesos al siaj oficialuloj konversacii kun la "Granda Satano" kaj, anstataŭe, restos sur la vojo de rezisto kontraŭ ĝiaj premoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin