Por vizito de Mahathir al Ĉinio la preparo estas farata

(GMT+08:00) 2018-08-02 18:16:45     Redaktoro:Xiong

La 2an de aŭgusto Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke antaŭ nelonge la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitis Malajzion, kaj tie oni faris efikan komunikadon kaj preparadon por la vizito de la malajzia ĉefministro Mahathir bin Mohamad al Ĉinio.

Post kiam stariĝis la nova registaro de Malajzio, la mondo direktas sian atenton al tio: kien iros la rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio. Por tio Gang Shuang diris en tiutaga gazetara konferenco, ke en tiu ĉi vizito de Wang Yi Ĉinio kaj Malajzio jam ripetis sian volon pri la disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj ili faris efikan komunikadon kaj preparadon por la vizito de la malajzia ĉefministro Mahathir bin Mohamad al Ĉinio. Geng Shuang diris:

"Ĉefministro Mahathir estas bona kaj malnova amiko de la ĉina popolo. En lia longa regado la rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio evoluis rapide. Li prenos Ĉinion, ekstere de landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, kiel la unuan london vizitotan, kio spegulas la ŝaton kaj amikecon de Malajzio kaj Mahathir mem al Ĉinio. La malajzia flanko jam esprimis altan atendon pri la vizito de Mahathir al Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin