La artifikoj de Usono havas nenian efikon sur Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-08-02 19:20:56     Redaktoro:Xiong

Usono planas altigi dogantarifon kontraŭ ĉinaj komercaĵoj en sin importotaj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj pri tio proparolisto de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke en lastaj du tagoj Usono tiel agis: unuflanke ĝi asertis, ke ĝi altigis la dogantarifon de 10% ĝis 25%, kaj aliflanke ĝi postulis rekomenci intertraktadon kun Ĉinio, ĉie disvastigante la fumon.

La proparolisto rimarkigis, ke Usono, malgraŭ la interesoj de la tuta mondo kaj eĉ de siaj ordinaraj kamparanoj, entreprenisto kaj konsumantoj, uzas kontraŭ Ĉinio kaj bastonon kaj karoton, sed tio efikas neniom sur Ĉinion, kaj des pli, ke tio desapontas la landojn kaj regionojn, kiuj kontraŭstaras komercan militon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin