La ĉantaĝoj de Trump estas devalutiĝantaj

(GMT+08:00) 2018-08-02 22:33:23     Redaktoro:Xiong

La 1a de aŭgusto la usona komerca reprezentanto Lighthizer proklamis, ke li ricevis de Trump la ordonon, ke li povos altigi dogantarifon de 10% ĝis 25% por esti kontraŭ ĉinaj komercaĵoj en Usonon importotaj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, ĉar tio estas unu opcio de la registaro de Trump por igi Ĉinion ŝanĝiĝanta.

La politikistoj de la Blanka Domo opiniis, ke tiu "okulfrapa informo" povos estigi "grandan emocion" ĉe la internacia publikopinio kaj la tutmonda merkato, sed tamen ĉi-foje ili ree desperis: en la 1a de aŭgusto la usonaj borsoj ne estis emociitaj, kaj ankaŭ la usonaj ĉefaj amaskomunikiloj ne manifestis sian reagon pri la informo. Evidente, la krioj: "Lupoj venis!" estis multfoje eligitaj, kaj la tuta mondo, inkluzive de la usonaj homoj mem, jam estas indiferenta pri tio ĉi.

Oni devas atenti, ke Usono, malgraŭ la interesoj de la tuta mondo kaj eĉ de siaj ordinaraj kamparanoj, entreprenisto kaj konsumantoj, uzas kontraŭ Ĉinio kaj bastonon kaj karoton, sed tio efikas neniom sur Ĉinion, kaj des pli, ke tio desapontas la landojn kaj regionojn, kiuj kontraŭstaras komercan militon.

La komerca rivalado inter Ĉinio kaj Usono daŭris jam kvar monatojn, sed la manifestiĝoj de Usono vere deaspontis la tutan mondon pro ĝia malfidindeco, kaj la ĉantaĝo de Trump depreciĝas tagon post tago.

Ĉinio prifajfas kion faris Usono. Se Usono atencus la ŝtatajn interesojn de Ĉinio kaj la bonojn de la ĉinaj popolanoj, Ĉinio nepre leviĝus kontraŭ agoj de Usono kaj farus laŭleĝan defendon. Ĉinio ĉiam pledas por solvi malpaciĝon per dialogo, sed la antaŭkondiĉoj de dialogo devas esti egala ĉe trakto kaj teni sian promeson.

Fakte Ĉinio kaj la internacia komunumo jam pli frue klare vidis, ke ju pli Usono eligas fortan fumon, des pli tio montras ĝian konfuziĝon. Nun oni vere scivolas, kiel Usono plu ludos sian ludon, se la ĉantaĝoj ĝisnun elĵetitaj de Usono ne efikos plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin