Ĉina kaj singapura ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis subteni multflankecon kaj liberan komercon

(GMT+08:00) 2018-08-02 10:48:26     Redaktoro:Yu

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede en Singapuro, ke Ĉinio volas kunlabori kun Singapuro por sendi klarajn mesaĝojn sekvi multflankecon kaj oponi unuflankecon kaj komercan protektismon.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun sia singapura paralelulo Vivian Balakrishnan antaŭ la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Orient-Azia Pintkunveno.

Wang pozitive taksis la rolon de Singapuro en akcelo de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj la ASOAL kiel kunordiganto inter la asocio kaj Ĉinio dum la pasintaj tri jaroj, kaj akcentis, ke Ĉinio ĉiam subtenas la regionan kunlaboran kurson de Orient-Azio kun la asocio ĉe la kerno. Wang diris, ke kun pliiĝantaj necertaj kaj malstabilaj faktoroj en la mondo, la du flankoj devas fari komunajn klopodojn por certigi la pacon kaj stabilecon de Orient-Azio kaj ankaŭ subteni la tendencon de antaŭenmarŝo.

Vivian konsentis, ke la du landoj devas stariĝi por oponi leviĝantajn unuflankecon kaj komercan protektismon kaj subteni multflankecon kaj liberan komercon kaj regionan ekonomian integriĝon. Li ankaŭ dankis Ĉinion por ĝia subteno al la rolo de Singapuro kiel la kunordiganto inter la asocio kaj Ĉinio kaj pozitive taksis la viglan disvolviĝon de rilatoj inter la asocio kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin