Turkio ĵuris reprezalii Usonon pro sankcio kontraŭ turkaj ministroj

(GMT+08:00) 2018-08-02 11:42:25     Redaktoro:Yu

La turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede ĵuris reprezalii Usonon pro ĝia sankcio kontraŭ turkaj ministroj pri la kazo de usona pastro Andrew Brunson.

La ministerio diris en skriba deklaro, ke respondo estos donita sen ajna prokrasto kontraŭ ĉi tiu agreso, kiu ne servos por iu ajn kialo. La ministerio kondamnis la usonan Ministerion de Financo kaj urĝis ĝin retiri la decidon. La deklaro diris, ke la sankcioj konformas nek al ŝtata seriozeco nek al konceptoj pri leĝo kaj justico.

La ministerio rimarkigis, ke sendube la decido, kiu estas malrespekta interveno en ilian juran sistemon, agas kontraŭ iliaj rilatoj kun Usono, kaj tio kaŭzos grandan damaĝon al nunaj konstruemaj klopodoj por solvado de la problemoj inter la du landoj.

Tiutage, la usona Ministerio de Financo diris, ke turka ministro pri justico Abdulhamit Gul kaj ministro pri internaj aferoj Suleyman Soylu ludis ĉefajn rolojn en la organizoj, kiuj estis respondecaj pri aresto de pastro Andrew Brunson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin