Zimbabva reganta partio gajnis plimulton de parlamentaj sidlokoj

(GMT+08:00) 2018-08-02 13:31:50     Redaktoro:Yu

Laŭ la rezulto ĵus publikigita de la Zimbabva Elekt-Komisiono marde vespere, la reganta partio Zimbabva Afrika Nacia Unio – Patriotisma Fronto gajnis 36 el la 48 sidlokoj de la Nacia Asembleo.

La opozicio, la alianco Movado por Demokratia Ŝanĝo, akiris 11 sidlokojn kaj la Nacia Patriota Fronto gajnis unu.

La Zimbabva Elekt-Komisiono diris, ke ĝi anoncos pliajn rezultojn merkrede matene, ĉar la rezulto de 162 el la 210 sidlokoj de la Nacia Asembleo ankoraŭ ne estis deklarita. Sed la rezulto de la prezidenta parto de la balotado, en kiu nuna prezidento Emmerson Mnangagwa kaj gvidanto de la alianco Movado por Demokratia Ŝanĝo Nelson Chamisa estas la ĉefaj konkurantoj, estos anoncita, nur kiam la tutlanda kalkulado estos finita. Laŭ la leĝo, la komisiono devas deklari ĉiujn rezultojn de la elektoj ne pli malfrue ol sabate.

Entute 5,6 milionoj da zimbabvanoj estis registritaj por elekti sian prezidenton, membrojn kaj konsilianojn de la Nacia Asembleo lunde en la unua elekto de post la eksigo de la antaŭa prezidento Robert Mugabe en la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin