Usona juĝejo deklaris kontraŭkonstitucia administran ordonon de Trump

(GMT+08:00) 2018-08-02 14:27:01     Redaktoro:Yu

Apelacia juĝejo en San-Francisko merkrede deklaris "kontraŭkonstitucia" la administran ordonon de usona prezidento Donald Trump pri rifuzo de federacia fonduso por rifuĝurboj inkluzive de San-Francisko pli frue en tiu ĉi jaro.

La Naŭa Usona Rondira Apelacia Juĝejo en San-Francisko diris en sia decido, ke Trump kontraŭkonstitucie retenis fonduson por la "rifuĝurboj", kiuj rifuzis kunlabori kun federaciaj oficialuloj pri enmigrado.

Ĉefjuĝisto Sidney Thomas diris, ke sen rajtigo de la kongreso, la registaro ne devas redistribui aŭ reteni konvene asignitajn fondusojn por atingi siajn proprajn politikajn celojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin