Fokusoj de la Semajno (Aug. 03)

(GMT+08:00) 2018-08-02 17:47:48     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt lunde renkontiĝis kun raportistoj post kunprezido de la 9a ĉina-brita strategia dialogo. Wang eksplikis starpunkton pri komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris, ke la internacia komunumo jam atingis konsenton pri libera komerco, kiu ankaŭ estas nerezistebla historia tendenco. Ĉinio ĉiam subtenas liberkomercan sistemon. Tiu, kiu serĉas unuflankecon, estos izolita. Wang menciis, ke li kaj Hunt jam akordiĝis pri tio, ke Ĉinio laboros kune kun Britio kaj la internacia komunumo por plu protekti multflankecon kaj defendi tutmondan liberkomercan sistemon kaj regulojn de la Monda Organizo pri Komerco.

Wang akcentis, ke Ĉinio ne devas porti la ĉefan respondecon pri malekvilibro de duflanka komerco kun Usono. Komerco estas memvola ago en merkato, kaj komerca strukturo estas natura rezulto de internacia divido de laboroj. La malekvilibro estas kaŭzita ankaŭ de la pozicio de usona dolaro kiel internacia valuto, malalta procento de mondepono en Usono kaj granda konsumado kaj limigoj al eksportado de progresintaj teknologiaj produktoj. Tial estas Usono, kiu devas esti respondeca pri la malekvilibro.

Wang diris, ke ĉijare Ĉinio kaj Usono kelkfoje konsiliĝis pri la komerca demando kaj atingis gravajn konsentojn. Bedaŭrinde, Usono ne plenumis siajn promesojn pri efektivigo de tiuj konsentoj, nek iris vidalvide kun Ĉinio. Reformo kaj pordmalfermo estas fiksitaj politikoj de Ĉinio, kaj Ĉinio ĉiam restas firma pri solvado de komerca disputo per dialogo, sed ne per konflikto. Tio estas konsekvenca starpunkto de Ĉinio kaj ankaŭ ĝusta rimedo por solvado de la demando.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Usono pri tio, ke tajvana gvidanto Tsai Ing-wen planas fari transiton tra Usono en la venonta monato.

Proparolanto Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke la principo pri unu Ĉinio estas la ĝenerala konsento de la internacia komunumo. Li diris, ke ajna intenco krei "du Ĉiniojn" aŭ "unu Ĉinion, unu Tajvanon" estos firme oponata de la ĉina popolo, kaj tia intenco ne konformas al la fundamentaj interesoj de la popolo de Tajvano.

Geng akcentis: "Ni urĝas la tajvanan aŭtoritaton reveni al la ĝusta vojo de la Konsento de 1992." Li diris, ke Ĉinio jam postulis seriozan traktadon kun Usono. Ĉinio rezolute oponas Usonon aŭ ajnan alian landon, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, aranĝi tiajn kontaktojn kun Tajvano, kaj ĉi tiu sinteno estas klara kaj firma.

Ĉinio dimanĉe sukcese sendis du satelitojn al la kosmo per unu sola portoraketo, enirante periodon kun senprecedence intensa ĵetado de BeiDou-satelitoj.

La portoraketo Changzheng-3B pafiĝis de Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan matene je la 9a horo kaj 48 minutoj. Tio estis la 281a misio de la portoraket-serio Changzheng.

La du novaj satelitoj estas la 33a kaj 34a de la navigad-sistemo BeiDou. Ili eniris la orbiton pli ol tri horojn post la ĵetiĝo. Post serio da provoj, ili laboros kune kun ok enorbitaj satelitoj de BeiDou-3. La baza sistemo kun 18 enorbitaj satelitoj de BeiDou-3 formiĝos en la fino de tiu ĉi jaro kaj servos al landoj partoprenantaj en la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin