Novaĵoj (Aŭgusto 03)

(GMT+08:00) 2018-08-03 17:19:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilisto alvokas pli striktajn rilatojn inter Ĉinio kaj la ASOAL; usona prezidento Donald Trump ricevis leteron de Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde vokis konstrui pli striktan komunumon de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kun komuna estonteco en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la asocio.

Wang diris, ke dum la pasintaj 15 jaroj post la starigo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la duflankaj rilatoj disvolviĝis de kreskado ĝis matureco, tiel enirante novan fazon de ampleksa disvolvado Ĉinio rigardas la Asocion de Sudorient-Aziaj Landoj kiel la prioritaton de sia najbara diplomatio, sin dediĉos plu al bona najbareco kaj amikeco, reciproka profito kaj kungajna kunlaboro, kaj subtenas konstruadon de komunumo de la asocio kaj ĝian centran rolon.

Wang ankaŭ montris, ke Ĉinio volas dividi ŝancojn kun la asocio kaj labori kune kun la asocio por trakti defiojn kaj fari la duflankan kunlaboron kolono de paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero de la regiono. Li diris, ke la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio devas esti gvidata per strategia kupliĝo, por serĉi pli grandan sinergion de la komplementaj fortoj, ekspluati potencialon de kunlaboro kaj krei pli grandan spacon por kunlaboro.

Wang diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) akordiĝis pri unuopa malneto koncerna al intertraktado pri la Kodo de Konduto (KDK) en la Suda Ĉina Maro.

Wang faris la rimarkojn en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. La malneto servos kiel bazo de venontaj intertraktadoj pri la Kodo de Konduto. Tio estas alia grava progreso en la intertraktado pri la Kodo de Konduto. Li aldonis, ke li kredas, ke la intertraktado povas rapidiĝi, se ili ekskludas eksterajn interferojn. Faktoj pruvos, ke Ĉinio kaj membroj de la asocio kapablas konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro kaj akordiĝi pri regionaj reguloj sekvataj de ĉiuj per intertraktado.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi avertis ĵaŭde, ke la usona unuflanka agado en traktado de komercaj disputoj kun aliaj landoj estas kontraŭa al la historia tendenco, kio suferigas Usonon mem.

Wang diris en gazetara konferenco post la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ke Usono intencis redukti la importojn el Ĉinio per kolektado de altaj tarifoj de ĉinaj produktoj, kio neniel helpas solvi sian komercan malekvilibron, ĉar la lando ankoraŭ bezonas importi produktojn el aliaj landoj. Li diris, ke la ĉina flanko esperas, ke usonaj komercaj politikfarantoj trankviliĝos, atenteme aŭskultos la voĉojn de usonaj konsumantoj kaj negocoj kaj la kolektivan alvokon de la internacia komunumo. La usona metodo por premado neniam havos efikon. Kun kreskado de la postulado de ĉinaj konsumantoj, ankaŭ Ĉinio bezonas importi pli kaj pli da produktoj el diversaj landoj de la mondo. Estas kompreneble, ke usonaj entreprenoj ne volas perdi la ekspansiiĝantan ĉinan merkaton. Wang emfazis, ke por solvi komercajn demandojn, Ĉinio volas sidiĝi kaj traktadi kun iu ajn lando, inkluzive de Usono, surbaze de reciproka respekto kaj egaleco.

Ĉinio ĵaŭde alvokis komunajn klopodojn por plua disvolviĝo de ĉina-japanaj rilatoj sur la ĝusta vojo.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris la alvokon dum renkontiĝo kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono intertempe de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj rilataj kunvenoj.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato pri Paco kaj Amikeco, kaj la du flankoj devas tiri lecionojn el la pasinteco kaj firmigi la politikan fundamenton de la duflankaj rilatoj en la kvar politikaj dokumentoj subskribitaj inter la du flankoj. Wang esperis, ke la japana flanko alte ŝatos la nunan tendencon de plibonigo en duflankaj rilatoj, konvene traktos tiklajn demandojn, pliigos pozitivan energion kaj forigos interferon por certigi, ke la ĉina-japanaj rilatoj disvolviĝu laŭ la ĝusta vojo.

Kono diris, ke lia lando tre ĝojas, ke la disvolviĝo de japana-ĉinaj rilatoj revenis al la ĝusta vojo, kaj bona progreso estis farita en ekonomia kunlaboro. Japanio volas fari pliajn klopodojn por efektivigi la gravan konsenton inter la du flankoj, plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kaj antaŭenpuŝi kunlaboron en la kampoj, inkluzive de novigado kaj triapartia merkato.

Proparolanto de la Blanka Domo Sarah Sanders diris ĵaŭde, ke prezidento Donald Trump marde ricevis leteron de Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj lia responda letero baldaŭ estos sendita al Kim.

Sanders diris en gazetara konferenco, ke en la korespondo Trump kaj Kim parolas pri siaj promesoj faritaj dum la renkontiĝo en singapuro. Ili promesis klopodi plu por realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo. Sanders dankis la Korean Demokratian Popolan Respublikon pro la transdono de restaĵoj de usonaj soldatoj, kaj diris, ke daŭra kunlaboro inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko jam faris progreson, kaj ambaŭ flankoj daŭrigos kunlaboron.

Loka oficejo pri sano diris en deklaro ricevita de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la nombro de mortintoj pro aeratakoj de la koalicio gvidata de Saud-Arabio ĵaŭde en la jemena havenurbo Hodeidah ĉe la Ruĝa Maro, kreskis ĝis 52.

La deklaro diris, ke la nombro de mortintoj pro la aeratakoj, kiuj okazis antaŭ la Publika al-Thawra-Hospitalo kaj sur la populara fiŝbazaro, kreskis ĝis 52, kaj 102 civiluloj estis vunditaj. La nombro ne estis definitiva, ĉar multaj vunditoj estis en kriza stato.

Oficisto el la hospitalo telefonis al Xinhua, ke la aeratakoj trafis fiŝkaptan havenon kaj popularan fiŝbazaron, proksimume 5 metrojn for de la ĉefpordego de la hospitalo en la urbo.

La nuna zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa gajnis la prezidentan elekton vendrede per malgranda supereco. La reganta partio akiris du-trionan plimulton en la parlamento en la unua voĉdono de post la eksigo de longtempa gvidanto Robert Mugabe.

La Zimbabva Elekt-Komisiono anoncis vendrede matene, ke Mnangagwa ricevis pli ol 2,46 milionojn da voĉoj, kiuj okupis 50,8% de la totalaj voĉoj.

Lia plej granda rivalo, Nelson Chamisa el la alianco Movado por Demokratia Ŝanĝo, ricevis 44,3% de la totalaj voĉoj. La aliaj 21 prezidentaj kandidatoj dividis la ceterajn voĉojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin