Sub la regado de Trump nekuraceblas la vundo de la usona-eŭropa strukturo

(GMT+08:00) 2018-08-03 20:14:15     Redaktoro:Xiong

Post la Dua Mondmilito Usono kaj Eŭropo alianciĝis, kaj iliaj rilatoj ĉiam evoluis. Sed en la epoko de la malvarma milito Usono potenciĝis, dum Eŭropo malfortiĝis. Dum la tempo post la malvarma milito ili ambaŭ rivalis unu kun la alia, kaŝite aŭ nekaŝite. Post la jaro 2017, kiam Trump venis en la potencon, liaj agoj malestimi kaj subpremi Eŭropon manifestiĝis plene kaj vive, kio pligrandigis la fendojn inter Usono kaj Eŭropo kaj ŝancelis la fundamenton kaj esencon de la usona-eŭropa interrilato. Malgraŭ ke lastatempe Usono kaj EU subskribis la deklaron pri komerca kunlaboro, la ambaŭflankaj rilatoj, neeviteble, descendas.

En la epoko de la malvarma milito Eŭropo strikte kroĉis sin al Usono flanke de sekureca defendo kaj tiel reduktis sin al eta kompano en la okcidenta alianco.

Kiam finiĝis la malvarma milito, eŭropaj landoj, dank' al sia integrado, transformiĝis el la okcidenteŭropa ekonomia komunumo en Eŭropan Union, kies influivo forte impetis en la internacia amplekso ĉu en politiko, ĉu en ekonomio, kaj tiam kiu povis esti pozicie egala al Usono.

Sed la stato ŝanĝiĝis, post kiam Trump enposteniĝis. Trump praktikas la bruskan kaj arogantan unuflankismon, kaj li, prenante la egoisman bonon de Usono kiel kriterion, trabalais la normalan internacian mekanismon kaj ŝanĝis la tradician konkurencon inter Usono kaj Eŭropo.

En tia fono Eŭropa Unio kaj ĝiaj ĉefaj membroj, kiuj profunde suferas diversajn "turmentojn" kaŭzitajn de Trump, sentas sin ekstreme malespera kaj kolera, kaj per tio ili venis en la konkludon: "Usono nekonfideblas". Eŭropaj amaskomunikiloj protestis kontraŭ la "ennesta despotiĝo" de Usono.

Estas plej grave, ke la kaprico, ŝanĝiĝemo de Trump, same kiel liaj agoj en diplomatio, estas infanaĵoj, kiuj por Eŭropo ne estas fidindaj. El ĉio, kio ĉi-supre jam montriĝis, oni povas vidi, ke la diverĝo inter Usono kaj Eŭropo estas evidenta vundo, kiu, sub la regado de Trump, nekuraceblas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin