La Dogantarifa Komitato de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis komunikaĵon decidante aldoni dogantarifon kontraŭ certaj importotaj komercaĵoj origine fabrikitaj en Usono

(GMT+08:00) 2018-08-03 21:04:32     Redaktoro:Xiong

La 11an de julio 2018 la usona registaro publikigis la informon aldoni 10-procentan limimposton kontraŭ ĉinaj komercaĵoj en Usonon importotaj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. En la 2a de aŭgusto la usona komerca reprezentanto deklaris, ke li planas altigi la 10-procentan doganon ĝis la 25-procenta. Usono deviis de la komuna koncepto, kiu formiĝis post multfojaj interkonsiliĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj siaflanke ree akrigis la komercan konflikton, kio serioze malobservas la regulojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco, detruas la tutmondan industriĉenaron, damaĝas la bonojn de Ĉinio kaj ĝia popolo, kaj estigas negativan influon al la tutmonda ekonomio, interalie al la usona mem.

Pro tio la Dogantarifa Komitato de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis aldoni limimposton de 25%, 20%, 10% kaj 5% respektive kontraŭ origine fabrikitaj en Usono komercaĵoj kun ĉ. 60 miliardoj da usonaj dolaroj. Se Usono agos nur laŭ siaj kapricoj kaj efektivigos la dogantarifon, Ĉinio tuj praktikos la tarifon ĉi-supre montritan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin