Ĉinio kaj ASOAL akordiĝis pri unuopa malneto de intertraktado pri KDK en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-08-03 12:00:00     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) akordiĝis pri unuopa malneto koncerna al intertraktado pri la Kodo de Konduto (KDK) en la Suda Ĉina Maro.

Wang faris la rimarkojn en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. La malneto servos kiel bazo de venontaj intertraktadoj pri la Kodo de Konduto. Tio estas alia grava progreso en la intertraktado pri la Kodo de Konduto. Li aldonis, ke li kredas, ke la intertraktado povas rapidiĝi, se ili ekskludas eksterajn interferojn. Faktoj pruvos, ke Ĉinio kaj membroj de la asocio kapablas konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro kaj akordiĝi pri regionaj reguloj sekvataj de ĉiuj per intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin