Ĉinaj kontraŭrimedoj estas prudentaj kaj sinregaj, flekseblaj kaj ekzaktaj

(GMT+08:00) 2018-08-04 14:50:49     Redaktoro:Xiong

Lastatempe Usono proklamis, ke ĝi planas altigi la 10-procentan dogantarifon ĝis la 25-procenta kontraŭ ĉinaj komercaĵoj usonen importotaj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Por reagi al la proklamo la Dogantarifa Komitato de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis vespere de la 3a de aŭgusto, ke Ĉinio planas preni limimposton de 25%, 20%, 10% kaj 5% respektive kontraŭ origine fabrikitaj en Usono komercaĵoj importotaj kun ĉ. 60 miliardoj da usonaj dolaroj; kaj en kiu dato la tarifo ekvalidiĝos, tio dependas de ago de Usono. Proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Komerco diris, ke la kontraŭusonaj rimedoj ellaboritaj de Ĉinio laŭ diferencaj kategorioj estas prudentaj kaj sinregaj, kaj Ĉinio rezervas sian naturan rajton ellabori, laŭ posta ago de Usono, kontraŭatakajn rimedojn.

Ĉinio, kontraŭvole, ellaboris tiujn ĉi kontraŭatakajn rimedojn. En la 11a de julio Usono publikigis la aldone 10-procentan dogantarifon kontraŭ ĉinaj komercaĵoj usonen importotaj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, sed Ĉinio, por la bonoj de la dulandaj popolamasoj kaj entreprenoj, faris zorgeman konsideron en la ellaboro de kontraŭrimedoj. Kontraŭ ĉies atendo, en la lastaj du tagoj Usono, unuflanke, disvastigis la postulon interkonsiliĝi kun Ĉinio, kaj aliflanke, publike aperigis sian planon altigi la 10-procentan dogantarifon ĝis la 25-procenta, el kio oni vidas, ke la Blanka Domo ludas la ludon de subpremo kaj ĉantaĝo. Sed tiuj artifikoj ne estas novaj, kaj pro tio la internacia komunumo ne interesiĝas pri la informo. La agoj de Usono esence atencis la bonojn de Ĉinio kaj ĝia popolo, kaj pro tio Ĉinio devas laŭleĝe fari kontraŭatakon.

Usono, spite al la bonoj de popolamasoj kaj entreprenoj, nur por sia propra profito, senĉese akrigis la situacion, faris ĉantaĝon, kaj sensaciigis la aferon, sed Ĉinio, kvankam plene preparante sin, tamen tenis sin prudenta kaj sinrega en plej granda grado; Ĉinio ĉiam pledas por solvi komercan diverĝon surbaze de reciproka respektivo kaj egala profitigo. Kiu do el la plej grandaj ekonomiunuoj estas stabiligilo de la monda ekonomio? kaj kiu do el ili estas malordiganto? Ĉu la respondo ne jam estus klara?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin