Kudlow metas halucinilon sur Usonon

(GMT+08:00) 2018-08-04 16:18:22     Redaktoro:Xiong

Kontraŭ la usona siaflanka agado, kiu ĉiam pli akrigis la komercan konflikton, en la 3a de aŭgusto Ĉinio proklamis aldoni dogantarifon, laŭ kvar kategorioj, nome 25%, 20%, 10% kaj 5%, kontraŭ usonaj komercaĵoj. Larry Kudlow, prezidanto de la Ŝtata Ekonomia Komitato de la Blanka Domo, esprimis sian komentarion al pluraj amaskomunikiloj, ne nur asertante, ke "pli bone estus, ke Ĉinio ne subtaksus la kapablon de la prezidento Trump plenumi lian promeson ĉe komerco", sed ankaŭ indikante, ke Usono baldaŭ formos sian aliancon por kuna subpremo al Ĉinio pro "ĝia nejusta agado ĉe komerco".

Se la prezidento Trump plenumas sian promeson, tio do estas bona afero, ĉar li devas respondi al sia elektantaro kaj Usono. Sed tamen, la notoj antaŭaj montras, ke la Blanka Domo pli lertas en parolo kun kaprico, sed sen fidindeco. Ekzemple, la vaŝingtona intertraktado inter Ĉinio kaj Usono en la mezo de majo jam decidis provizore ĉesigi komercan militon, sed baldaŭ Usono aldonis limimposton al ĉinaj komercaĵoj; ĉe la nordkorea nuklea problemo Usono subite decidis okazigi kunvenon kun Nord-Koreio, sed fulme ĝin forigis, kaj poste rekomencis ĝin denove. Ĉiuj tiuj klare reliefigas la kapricon kaj ŝanĝiĝemon de Usono.

Larry Kudlow diris, ke lastatempe Usono kaj Eŭropa Unio jam procedis por atingi komercan interkonsenton, kaj laŭplane, Usono kaj Meksiko ankaŭ venos en akordon pri komerco. Li opinias, ke Usono baldaŭ formos aliancon por kuna subpremo al Ĉinio pro "ĝia nejusta agado ĉe komerco", kaj tiu alianco konsistos el Usono, Eŭropa Unio, Meksiko, Japanio, Aŭstralio, kaj eble Kanado.

Sed la alianco tielnomata de Kudlow sonas iom "halucina", kaj oni devus diveni, ke li metas halucinilon sur Usonon. Oni juĝu nur laŭ tempo: tiuaj intertraktadoj kutime postulus kelkajn jarojn, sed por la afero verŝajne kelkaj semajnoj jam sufiĉus en lia buŝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin