Wang Yi intervidiĝis kun nordkorea ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-08-04 17:25:38     Redaktoro:Xiong

La 3an de aŭgusto la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, ĉeestis en Singapuro la seriajn kunvenojn de ministroj pri eksterlandaj aferoj kadre de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN), kaj dume li intervidiĝis kun la nordkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Ri Yong Ho.

Wang Yi diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de la fondiĝo de la respubliko Nord-Koreio. Ĉinio bonvolas kaj subtenas, ke, gvidate de la prezidanto Kim Jong Un, la Korea Laborista Partio kaj la popolo faru strategian reĝustigon pri sia vojlinio kaj koncentru sian atenton al disvolvado de ekonomio; kaj Ĉinio daŭre volontas doni laŭeblan helpon al la evoluado de ekonomio kaj vivtenado de Nord-Koreio.

Ri Yong Ho diris, ke en la kuranta jaro, direktate de la prezidanto Kim Jong Un kaj la ĝenerala sekretario Xi Jinping, la tradicia amikeco inter Nord-Koreio kaj Ĉinio disfloras kiel floroj, kaj ke en la venonta jaro estos la 70a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Nord-Koreio kaj Ĉinio, kaj Nord-Koreio volas kune kun Ĉinio klopodi por doni novan ĉipitron al la dulandaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin