Kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj kadre de ASAN kaj de trilando okazis en Singapuro

(GMT+08:00) 2018-08-04 17:53:14     Redaktoro:Xiong

La 4an de aŭgusto la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, ĉeestis la kunvenojn de ministroj pri eksterlandaj aferoj kadre de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj de la tri landoj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, tio estas, 10+3.

Wang Yi diris, ke ekde la pasinta jaro la formo (10+3) montras sin energia kaj forta, sed nuntempe la ekonomia tutmondiĝo frontas al malfacilaĵoj, la unuflankismo kaj protektismo reflamiĝas, kaj la internacia ordo kaj la plurflankisma komerca sistemo repuŝiĝas; en tia situacio, necerta kaj nestabila, la landoj de 10+3 devas montri sian firman volon, protekti la komercan liberecon kaj defendi la komercan plurflankismon, kaj devas esti senŝanceliĝe starantaj ĉe la integriĝo de la regiona ekonomio, konstrui la ekonomian komunumon de la Sudorienta Azio, strukturi apertan, novtipan mondan ekonomion, por ke la monda ekonomio havu pli multe da certeco kaj stabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin