Tridek homoj pereis en disrompiĝo de digo en Laoso

(GMT+08:00) 2018-08-05 14:56:52     Redaktoro:Xiong

La 4an de aŭgusto, en la gazetara konferenco, respondeculo de la laosa departemento por savo diris, ke en tiu tago la savistoj trovis kvar novajn kadavrojn. Ĝis nun la mortintoj nombriĝas je tridek.

En la konferenco oni ne menciis la nombron de malaperintoj, sed laŭ la informo, kiun oni donis en la gazetara konferenco de la 3a de aŭgusto, la nombro de malaperintoj taksiĝis je ĉ. cent.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin