Afganoj okazigis kolektivan enterigon por tridek kvin viktimoj

(GMT+08:00) 2018-08-05 17:21:48     Redaktoro:Xiong
La 4an de aŭgusto, en la vilaĝo Khwaja Hassan en la ĉefurbo Gardez de la provinco Paktia, Afganio, la lokaj civitanoj kaj la familioj de la viktimoj okazigis kolektivan enterigon por tridek kvin viktimoj. Tiuj tridek kvin homoj pereis en sinmortiga bombado, kiu okazis en la antaŭa tago en moskeo. La enterigon kelkaj centoj da homoj ĉeestis. Je 13:20 en la 3a de aŭgusto laŭ la loka tempo du atakantoj en virina robo batmortigis pordgardiston de ŝijaista moskeo kaj entrudiĝis en la moskeon. Tie ili trapafis la civitanojn preĝantajn kaj poste knaligis la eksplodaĵon ĉirkaŭ sia zono. La eksplodo mortigis almenaŭ tridek kvin homojn kaj vundis pli ol naŭdek.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin