Okazis atako de senpilotaj flugmaŝinoj cele al la venezuela prezidento Maduro

(GMT+08:00) 2018-08-05 17:50:27     Redaktoro:Xiong

La 4an de aŭgusto la venezuela novaĵa ministro Jorge Rodriguez konfirmis, ke tiutage okazis atako de senpilotaj flugmaŝinoj cele al la venezuela prezidento Nicolas Maduro, sed tiu ne estis tuŝita.

En ĉi posttagmezo la venezuela nacia gvardio celebris la 81an datrevenon de sia fondiĝo sur la avenuo Bolivar en la ĉefurbo Karako, kaj en la celebro Maduro faris paroladon, kaj poste sonis eksplodo ĉi-loke.

Rodriguez diris, ke kelkaj senpilotaj flugmaŝinoj kun eksplodaĵo intencis ataki Maduron, sed la atako fiaskis, kaj Maduro estas sekura. La atako tamen kaŭzis vundon de sep gvardianoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin