Ŝanhajo forte metas solidan fundamenton por sia internacia financa centropozicio kaj per alta nivelo akcelas altkvalitan disvolvon

(GMT+08:00) 2018-08-05 19:19:01     Redaktoro:Xiong

Ŝanhajo estas la fenestro de la ĉina financo malferme al la ekstera mondo. En la kuranta jaro Ŝanhajo aktive plenumas la promeson de la ĉina registaro, plue akceli malfermon al la ekstera mondo, kaj surbaze de siaj favoraj kondiĉoj penas malfermi sin kaj kunlabori kun aliaj en la financa kampo kaj per alta nivelo antaŭenigas altkvalitan disvolvon.

La konstruado de internacia financa centro en Ŝanhajo estas la ŝtata strategio de Ĉinio. Por pli reliefigi la kernajn funkciojn de la urbo, ĉi-jare Ŝanhajo speciale ellaboris projekton kaj difinis la vojlinion kaj horaron de la kontruado de internacia financa centro. Nun la projekto estas laŭpaŝe efektivigata kaj jam gajnis pozitivan efikon.

Guo Yu, direktoro de la Nacia Ekonomia Ĝeneraligejo de la Ŝanhaja Komitato pri Disvolvo kaj Malfermo, diris, ke la malfermo de financo al la mondo estas treege grava por evoluado de Ŝanhajo, kaj Ŝanhajo plue pligrandigos la sferon de financo kaj la gradon de malfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin