Novaĵoj (Aŭgusto 06)

(GMT+08:00) 2018-08-06 16:29:31     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Prezidanto Xi alvokas radiigi patriotismon kaj sindonemon; Rusio komencis kolekti novajn impostojn de usonaj varoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por radiigo de la patriotismo kaj sindonemo montritaj de milicano, kiu pasigis 32 jarojn sur la posteno de gardado de insulo kaj mortis lastatempe pro malsano.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la spirito de Wang Jicai, iama estro de la milicia posteno sur la insulo Kaishan en la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, devas esti sekvata de diligente laborantaj homoj en la nova epoko.

Xi diris, ke Wang rezolute restis sur sia posteno sen ia ajn plendo aŭ bedaŭro, komposante eksterordinaran ĉapitron pri vivo sur ordinara posteno. Xi petis kondolenci kaj prizorgi la familion de Wang, kaj diris, ke por tiuj, kiuj sin dediĉas al malfacilaj postenoj por longa tempo kiel Wang, organizoj sur ĉiuj niveloj devas senprokraste helpi ilin venki malfacilaĵojn, kaj zorgi pri ili pli multe en iliaj pensoj, laboro kaj vivo.

Wang komencis labori sur la insulo Kaishan en 1986 kun sia edzino kaj dediĉis sian tutan junecon al la izolita strategia antaŭposteno en la Flava Maro. La geedzoj estis honoritaj kiel "naciaj modeloj de la epoko" en 2014. La 27an de julio, Wang mortis pro subita malsano sur la posteno en la aĝo de 58 jaroj.

Rusio dimanĉe komencis efektivigi aldonajn importajn tarifojn inter 25% kaj 40% sur serio da usonaj varoj.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev subskribis en la lasta monato la registaran ordonon de la novaj tarifoj, kondiĉante, ke ĝi validiĝos 30 tagojn post sia oficiala publikiĝo en la 6a de julio.

La novaj tarifoj, reprezaliaj kontraŭ usonaj ekstraj 25-procentaj tarifoj sur ŝtalaj produktoj kaj 10-procentaj tarifoj sur aluminiaj produktoj ekde la 23a de marto, estas aplikeblaj al ekipaĵoj por ŝosekonstruado, petrolgasa industrio, maŝinoj por metala prilaborado kaj optika fibro.

Laŭ antaŭa deklaro de la rusa Ministerio pri Ekonomia Disvolviĝo, la kvanto de novaj rusaj tarifoj en la kuranta stadio kalkuliĝas al 87,6 milionoj da usonaj dolaroj jare.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la usona Departemento de Komerco, en junio la malfavora saldo de la usona komerco de varoj kaj servoj kreskis per 7,3% kompare kun la antaŭa monato. Tio estis la unua pliiĝo de la komerca deficito de Usono en kvar monatoj.

La donitaĵoj montris, ke en junio la eksportado kalkuliĝis al 213,8 miliardoj da usonaj dolaroj, je 0,7% malpli ol en la antaŭa monato; dum la importado kalkuliĝis al 260,2 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 0,6% kompare kun la antaŭa monato. La komerca deficito en junio kreskis ĝis 46,3 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe ol 43,2 miliardoj reviziitaj en la antaŭa monato.

La donitaĵoj montris ankaŭ, ke la malfavora saldo de la usona komerco de varoj kaj servoj kalkuliĝis al 291,2 miliardoj da usonaj dolaroj en la unua duono de la kuranta jaro, kreskante per 7,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La afgana Ministerio de Nacia Defendo anoncis sabate, ke la afgana armeo okazigis operacon de elimino kontraŭ objektivoj de la grupo Talibano en la orienta provinco Kunar, kaj almenaŭ 51 armitaj membroj de la grupo estis mortigitaj.

La Ministerio de Nacia Defendo diris en deklaro, ke la operaco celis forigi ĉefajn fortikaĵojn de Talibano en la provinco Kunar, kaj ke unu altranga komandanto de Talibano estis mortigita. La operaco okazis en kelkaj regionoj, inkluzive de Ghaziabad kaj Asmar. Du ombraj provincestroj de Ghaziabad kaj Asmar estis mortpafitaj.

Lokaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis, ke Talibano konfirmis la operacon, sed ĝi neis la morton de altranga komandanto.

La egipta armeo anoncis dimanĉe, ke ĝi mortigis 52 "tre danĝerajn teroristojn" dum la lastaj tagoj en la provinco Nord-Sinajo nordoriente de la ĉefurbo Kairo. La agado estis parto de la okazanta kontraŭterorisma kampanjo "Sinajo 2018".

La teroristoj posedis ok mitralojn, tri eksplodigajn aparatojn kaj multajn municiojn.

Proparolanro de la armeo Tamer al-Refaie diris en la deklaro, ke en komuna agado la armitaj fortoj kaj la polico arestis aliajn 49 tre danĝerajn ekstremistojn en norda kaj centra Sinajo. Li aldonis, ke la agado detruis 26 kaŝejojn kaj tenejojn apartenantajn al la teroristoj kaj senfuzeigis 64 eksplodigajn aparatojn aranĝitajn por celi la trupojn.

Laŭ la deklaro, samtempe, la aera armeo detruis 15 veturilojn ŝarĝitajn per armiloj kaj municioj, kiuj intencis eniri Egiption tra ĝiaj okcidentaj landlimoj kun orienta Libio.

La proparolanto aldonis, ke ankaŭ aliaj 17 veturiloj estis detruitaj ene de la Suda Milita Regiono.

La kontraŭterorisma kampanjo "Sinajo 2018", komencita en februaro, mortigis ĉirkaŭ 400 ekstremistojn, kaj pli ol 30 soldatoj mortis dum la alfrontado.

La indonezia oficejo pri batalo kontraŭ naturaj katastrofoj lunde diris, ke 82 homoj estis mortigitaj kaj kelkcent aliaj vunditaj en la 7-magnituda tertremo, kiu okazis la 5an de aŭgusto en la insulo Lombok de la provinco Okcidenta-Nusa-Tenggaro, Indonezio. Krome, ankaŭ la insulo Balio, fama turisma celloko proksima al la insulo Lombok, estis influita de la tertremo.

En la pasinta semajno en la insulo Lombok okazis du tertremoj. La unua okazis en la 29a de junio. La 6.4-magnituda tertremo mortigis 16 homojn, kaj 300 aliaj estis vunditaj.

Venezuelaj aŭtoritatoj anoncis dimanĉe, ke ili arestis ses individuojn suspektitajn pri partopreno en la intenco de murdo kontraŭ la prezidento Nicolas Maduro.

Ministro pri internaj aferoj Nestor Luis Reverol diris, ke ĉiuj respondecaj partioj, ĉu tiuj, kiuj efektivigis la atakon, aŭ tiuj, kiuj subtenis la atakon, en la lando aŭ ekstere, estis identigitaj, kaj okazos pli da arestoj en la venontaj horoj.

Krom la ses arestitaj, pluraj veturiloj estis kaptitaj, kaj okazis serĉado en hotelaj ĉambroj. Reverol diris, ke dum la serĉado estis malkovrita grava videa atesto. Li diris, ke la enketo determinis, ke tio estis terorisma ago kaj intenco de murdo kontraŭ ŝtatestro kaj klare montris, ke ĉi tiuj teroristoj atingis novan alton en la eskalado de perforto. Li aldonis, ke la akto ankaŭ estas rigardata kiel intenco de murdo kontraŭ tiuj ĉeestantaj, inkluzive de civiluloj, publikaj funkciuloj, altrangaj militaj oficialuloj kaj diversaj ministroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin