Egipta armeo mortigis 52 teroristojn dum sia kampanjo en Sinajo

(GMT+08:00) 2018-08-06 12:36:05     Redaktoro:Yu

La egipta armeo anoncis dimanĉe, ke ĝi mortigis 52 "tre danĝerajn teroristojn" dum la lastaj tagoj en la provinco Nord-Sinajo nordoriente de la ĉefurbo Kairo. La agado estis parto de la okazanta kontraŭterorisma kampanjo "Sinajo 2018".

La teroristoj posedis ok mitralojn, tri eksplodigajn aparatojn kaj multajn municiojn.

Proparolanro de la armeo Tamer al-Refaie diris en la deklaro, ke en komuna agado la armitaj fortoj kaj la polico arestis aliajn 49 tre danĝerajn ekstremistojn en norda kaj centra Sinajo. Li aldonis, ke la agado detruis 26 kaŝejojn kaj tenejojn apartenantajn al la teroristoj kaj senfuzeigis 64 eksplodigajn aparatojn aranĝitajn por celi la trupojn.

Laŭ la deklaro, samtempe, la aera armeo detruis 15 veturilojn ŝarĝitajn per armiloj kaj municioj, kiuj intencis eniri Egiption tra ĝiaj okcidentaj landlimoj kun orienta Libio.

La proparolanto aldonis, ke ankaŭ aliaj 17 veturiloj estis detruitaj ene de la Suda Milita Regiono.

La kontraŭterorisma kampanjo "Sinajo 2018", komencita en februaro, mortigis ĉirkaŭ 400 ekstremistojn, kaj pli ol 30 soldatoj mortis dum la alfrontado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin