Komerca milito estigis unuan viktimon de tutmondiĝo

(GMT+08:00) 2018-08-06 17:38:15     Redaktoro:Yu

Prezaltiĝis germanaj aŭtomobiloj! Kiam la ĉinaj konsumantoj restis trankvilaj, usonaj laboristoj de la aŭtomobila industrio maltrankviliĝis. Tia nekomprenebla okazaĵo aperis sub la komerca milito lanĉita de usona prezidento Donald Trump. La germana aŭtomobilo fariĝis la unua viktimo de usona politiko pri tarifoj: la publika viktimo estas germana aŭtomobila kompanio kun fabriko en Usono, sed la latenta viktimo estas rilata dungitaro en Usono.

Ekde la 30a de julio, tarifoj sur germanaj aŭtoj de du tipoj tre popularaj en Ĉinio, kiuj estas faritaj de la germana kompanio BMW en Usono kaj eksportitaj al Ĉinio, estis altigitaj je 4% kaj 7% respektive. Tial tiuj aŭtoj vendataj en Ĉinio prezaltiĝis je 4% kaj 7% respektive pro pliiĝo de la kosto. Do, kio estas la kaŭzo de pliiĝo de la kosto? La kaŭzo kuŝas en tio, ke post kiam usona prezidento Trump komencis ofensivon de tarifoj kontraŭ multaj landoj, prezaltiĝis aŭtomobilaj vicpartoj postulataj de la germana firmao BMW. Samtempe, por respondi al la usonaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj produktoj, Ĉinio prenis kontraŭrimedojn. En la 6a de julio Ĉinio komencis kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de aŭtoj importitaj el Usono, sur kiujn jam estis metitaj 15-procentajn tarifojn, tio estas, ke tiuj aŭtoj devas pagi entute 40-procentajn tarifojn. Kompreneble la merkata porcio de tiuj aŭtoj importitaj el Usono malgrandiĝos pro siaj altaj prezoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin