Novaĵoj (Aŭgusto 07)

(GMT+08:00) 2018-08-07 17:01:49     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun elektita prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN; Usono denove efektivigas sankciojn kontraŭ Irano. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun la elektita prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Maria Fernanda Espinosa Garces, vokante plifortigi la konsenton de multflankeco kaj protekti la aŭtoritaton kaj rolon de la UN.

Wang diris, ke la tutmonda komunumo devas protekti la internacian sistemon bazitan en la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj antaŭenpuŝi ekonomian tutmondiĝon por ke ĝi estu pli malferma kaj inkluziva, pli ekvilibra, pli justa kaj profita al ĉiuj. Li ankaŭ vokis oponi unuflankecon kaj komercan protektismon, defendi internaciajn regulojn kaj laŭleĝan regadon, kaj protekti la komunajn interesojn de diversaj popoloj en la mondo.

Espinosa Garces esprimis dankemon pro la konstruema rolo de Ĉinio en subteno al multflankeco kaj la rolo de UN. Ŝi diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas pozitiva kontribuo al akcelado de tutmonda disvolviĝo, kaj ŝi subtenos plu ĉi tiun iniciaton kaj atendas plifortigon de kunlaboro kun Ĉinio.

Lunde matene en la Ŝtata Administracio pri Sporto okazis inaŭgura kunveno de la ĉina delegacio por la 18a Azia Sportkonkurso, kiu malfermiĝos en Ĝakarto en la 18a de aŭgusto. 845 ĉinaj sportistoj partoprenos en 376 konkursoj de 38 sportbranĉoj de la sportkonkurso.

La registaro de Trump diris lunde, ke Usono devas rekomenci sankciojn kontraŭ Irano, kiuj estis nuligitaj laŭ la mejloŝtona nuklea interkonsento de 2015, por grandigi premon sur Tehrano.

Tamen, irana prezidento Hassan Rouhani diris en respondo, ke la irana popolo lasos Usonon bedaŭri sian renovigon de sankcioj kontraŭ la islama respubliko.

Tiutage, anonima registara altrangulo diris al la amaskomunikiloj per telekonferenco, ke la unua parto de sankcioj, kiuj validiĝos je la 12a horo kaj 1 minuto marde antaŭtagmeze laŭ la Grenviĉa Meza Tempo, celos la tehranan aĉetadon de usonaj banknotoj, ĝian komercon pri oro kaj aliaj valoraj metaloj kaj la uzon de grafito, aluminio, ŝtalo, karbo kaj softvaro uzata en industriaj procezoj. Ili ankaŭ influos transakciojn rilatajn kun la irana rialo, la emisiadon de suverenaj ŝuldoj, kaj la aŭtomobilan sektoron de la lando.

La saman tagon, la Eŭropa Komisiono anoncis en sia retejo, ke la nova regularo adoptita de la Eŭropa Unio kontraŭ sankcioj validiĝos marde, kiam Usono rekomencos la sankciojn kontraŭ ne-energiaj sektoroj de Irano, por protekti interesojn de eŭropaj loĝantoj kaj kompanioj. Laŭ la regularo, sen speciala aprobo de la Eŭropa Komisiono ĉiuj eŭropaj loĝantoj kaj kompanioj ne devas observi kondiĉojn de la usona leĝo pri eksterlandaj sankcioj, kiuj estas listigitaj en la regularo, kaj ke decidoj faritaj de iu ajn fremdlanda kortumo surbaze de tiuj kondiĉoj estas senefikaj.

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, faris paroladon pri rekomenco de usonaj sankcioj kontraŭ Irano. Li diris, ke la UN instigos plu ĉiujn landojn subteni la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando. Haq diris, ke ĝenerala sekretario de la UN opinias same kiel antaŭe, ke la irana nuklea interkonsento estas diplomatia atingo, kaj instigos plu ĉiujn landojn subteni la interkonsenton. Li aldonis, ke la UN atentos negativan influon de la rekomenco de usonaj sankcioj sur la humanitara kampo. Li ankaŭ emfazis la gravecon, ke Irano kaj ĉiuj rilataj partioj observu plu la interkonsenton.

Afganaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah konfirmis tiutage, ke la usona flanko rekte dialogis kun la afgana grupo Talibano lastatempe en Kataro, kaj ke la afgana registaro iom scias pri enhavoj de la dialogo.

Amaskomunikiloj diris, ke Abdullah diris en kunveno de la kabineto, ke la afgana registaro malfermis la pordon de paca intertraktado al Talibano, kaj delonge klopodas persvadi la lastan rezigni militan agadon kaj aliĝi al la paca procezo de la nacio en frua dato. Li diris ankaŭ, ke la afgana registaro neniam submetos iun ajn regionon al la regado de Talibano kaj firme oponas agojn, kiuj malobservas la nacian sistemon. Li aldonis, ke Talibano estos malamiko de Afgano, se ĝi batalos plu kontraŭ la registaro.

Estis raporto, ke en la tria tagdeko de julio en la katara ĉefurbo Daŭho, la usona flanko okazigis nepublikan kunvenon kun la grupo Talibano, kaj la enhavoj tuŝis la retiron de la usona armeo el Afganio, kaj militpaŭzon inter Talibano kaj la afgana registaro.

Sabate la militbazo de la afgana registara armeo, troviĝanta en la regiono Chinarto de la suda provinco Uruzgan, Afganio, estis atakita de talibanaj militistoj. Ĝis nun almenaŭ 44 afganaj soldatoj mortis en la batalo kun Talibano.

Laŭ raporto de amaskomunikilo, tiutage la armitaj membroj de Talibano atakis la regionon Chinarto el kvar direktoj. Krome la militbazo, ankaŭ la loka policstacio kaj registara oficejo estis atakitaj. La batalo ankoraŭ daŭras.

La saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron lunde matene, akuzante la kanadan registaron, ke ties sinteno al la agado de Saud-Arabio kontraŭ aktivuloj pri feminismo kaj homaj rajtoj estas kruda interveno en ĝiajn internajn aferojn. Saud-Arabio postulis, ke la kanada ambasadoro iru el la lando ene de 24 horoj, kaj revokis sian ambasadoron el Kanado.

La deklaro diris, ke la sinteno de la kanada registaro malobservas la fundamentajn principojn de internacia leĝo kaj estas neakceptebla por la saud-arabia registaro. La saud-arabia registaro decidis revoki sian ambasadoron el Kanado kaj postulis, ke la kanada ambasadoro estas malplaĉa kaj devas iri el Saud-Arabio ene de 24 horoj. Krome, Saud-Arabio frostigis ĉiujn novajn komercajn kaj investajn transakciojn kun Kanado, kaj emfazis, ke ĝi konservas sian rajton pri pluaj rimedoj.

La saud-arabia flugkompanio anoncis tiuvespere, ke ekde tiu tago ĝi ĉesas vendi biletojn por flugoj inter Saud-Arabio kaj Kanado, kaj ekde la 13a de aŭgusto ĝi haltigos ĉiujn flugojn inter la du landoj. La saud-arabia Ministerio de Edukado anoncis, ke 12 000 saud-arabiaj studentoj kaj iliaj familianoj en Kanado estos transigitaj al aliaj landoj.

La kanada Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis komenton en socia komunikilo, esprimante seriozan maltrankvilon pri arestiĝo de aktivuloj pri feminismo kaj homaj rajtoj en Saud-Arabio, kaj urĝante la saud-arabiajn aŭtoritatojn tuj liberigi tiujn homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin