UN instigas ĉiujn landojn subteni iranan nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2018-08-07 15:17:34     Redaktoro:Yu

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, faris paroladon pri rekomenco de usonaj sankcioj kontraŭ Irano. Li diris, ke la UN instigos plu ĉiujn landojn subteni la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando.

Haq diris, ke ĝenerala sekretario de la UN opinias same kiel antaŭe, ke la irana nuklea interkonsento estas diplomatia atingo, kaj instigos plu ĉiujn landojn subteni la interkonsenton. Li aldonis, ke la UN atentos negativan influon de la rekomenco de usonaj sankcioj sur la humanitara kampo. Li ankaŭ emfazis la gravecon, ke Irano kaj ĉiuj rilataj partioj observu plu la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin