Kian ĝenaĵon estigos enketo pri rusa interveno en prezidentan elekton de Usono?

(GMT+08:00) 2018-08-07 16:25:33     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump, kiu emas publikigi ordonojn kaj instrukciojn per la socia komunikilo Twitter, dimanĉe refoje metis sin al la ŝtormo de publika opinio. Li kondamnis falsajn raportojn pri sia pli aĝa filo, Juna Donald Trump, dirante, ke en 2016 lia filo renkontiĝis kun rusa advokatino en la domego Trump por akiri informojn de liaj politikaj rivaloj, kaj ke tio estas tute laŭleĝa kaj konvencia praktiko en politiko.

Antaŭ pli ol unu jaro, kiam la ĵurnalo Nov-Jorka Epoko malkovris ilian renkontiĝon, Juna Donald Trump publikigis deklaron, dirante, ke ili diskutis programon haltigitan de la usona registaro pri akcepto de rusaj orfoj. Poste li promesis en nepublika aŭskultado de la kongreso, ke lia patro ne sciis pri la renkontiĝo, kaj la elektkampanjo havis neniun rilaton kun Rusio.

Nun, 13 monatojn poste, prezidento Trump konfesis, ke la renkontiĝo celis akiri de rusa advokatino informojn de aliaj konkurantoj. Do, iuj diris, ke mensogis la usona prezidento aŭ lia filo.

Juristoj opiniis, ke la ago de Juna Donald Trump por akiro de nigraj materialoj de politikaj rivaloj maobservis rilatajn kondiĉojn de la usona leĝo pri elekto.

Oni konjektas, ke tiel grava akuzo eble estis aldonita al la listo de la enketo pri interveno de Rusio en la prezidentan elekton de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin