Novaĵoj (Aŭgusto 08)

(GMT+08:00) 2018-08-08 16:27:04     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 8a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: speciala sendito de ĉina prezidanto ĉeestis la transdonan ceremonion de kolombia prezidenteco; Trump avertis, ke iu ajn komercanta kun Irano estas malpermesita subteni komercajn rilatojn kun Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ministro pri transportado Li Xiaopeng, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, lunde ĉeestis la transdonan ceremonion de kolombia prezidenteco laŭ inivito de la registaro de la lando, kaj renkontiĝis kun la nova prezidento Ivan Duque.

Li transdiris al Duque varman gratulon kaj bondezirojn de la ĉina prezidanto. Li diris, ke Ĉinio kaj Kolombio alfrontas senprecedence bonan historian oportunon por plifortigo de kunlaboro. Ĉinio volas labori kun Kolombio por prioritatigi politikan gvidadon, ĉerpi potencialon de duflanka kunlaboro, antaŭenigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, energio, infrastruktura konstruo, agrikulturo kaj novigado sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, akceli interŝanĝojn inter civilizacioj, plifortigi kunagon pri multflankaj aferoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Duque esprimis dankon por la ĉeesto de speciala sendito de Xi al la ceremonio kaj petis Li transdoni sincerajn salutojn al Xi. Li diris, ke Kolombio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio, prenas disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio kiel sian diplomatian prioritaton kaj volas profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por daŭra disvolviĝo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede esperis, ke Aŭstralio iros plu vidalvide kun Ĉinio kaj akcelos disvolvadon de ĉina-aŭstraliaj rilatoj en ĝusta direkto per efektivaj agoj.

Hua faris la rimarkojn responde al la parolado de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull pri politiko al Ĉinio.

Estis raporto, ke aŭstralia ĉefministro Turnbull faris paroladon pri politiko al Ĉinio marde en la Universitato de Nova Sud-Kimrio. Li diris, ke Aŭstralio bonvenigas eksterordinaran sukceson atingitan de Ĉinio post komenciĝo de reformo kaj pordmalfermo, pozitive taksas kontribuojn de ĉinoj al la aŭstralia socio, atendas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj en aliaj kampoj kaj antaŭenpuŝos aŭstralia-ĉinan amplekan strategian partnerecon.

Responde al ĉi-rilata demando, Hua diris, ke la ĉina flanko rimarkis pozitivan sintenon de Turnbull pri la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, rilatoj inter la du landoj kaj duflanka pragmata kunlaboro kaj esprimas aprezon.

Ĉinio subskribis interkonsenton kun la Helpa kaj Labora Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento marde por liveri 2,35 milionojn da usonaj dolaroj al la nutraĵa programo de Gazao por 2018.

La interkonsento estis subskribita de Guo Wei, direktoro de la Oficejo de la Ĉina Popola Respubliko al la palestina ŝtato, kaj Pierre Krahenbuhl, ĝenerala komisaro de la agentejo de la UN.

La agentejo diris, ke la interkonsento estas sindona subteno de la ĉina registaro, kiam ĝi alfrontas financan nesufiĉecon, post kiam Usono reduktis sian helpon je pli ol duono. Krahenbuhl diris, ke Ĉinio delonge donis grandan atenton al la afero de Palestino kaj ĉiam montris atenton kaj solidarecon por palestinaj rifuĝintoj en la tuta regiono.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke iu ajn komercanta kun Irano estas malpermesita subteni komercajn rilatojn kun Usono.

Trump diris en la socia komunikilo Twitter, ke la sankcioj kontraŭ Irano oficiale validiĝis. Ili estas la plej severaj sankcioj inter la jam efektivigitaj, kaj en novembro ili estos levitaj ĝis alia nivelo. Li avertis, ke iu ajn komercanta kun Irano estos malpermesita al komerco kun Usono.

Trump faris la rimarkojn tiutage, post kiam la unua parto de la renovigitaj usonaj sankcioj kontraŭ Irano validiĝis.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis avizon, dirante, ke Rusio daŭrigos ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano sur la nacia nivelo.

La avizo diris, ke Rusio faros ĉion eblan por subteni kaj efektivigi la iranan nuklean interkonsenton kaj prenos rimedojn sur la nacia nivelo por daŭrigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano. Krome, Rusio kaj ĉiuj aliaj partioj de la irana nuklea interkonsento kune serĉos solvon por firmigi kaj antaŭenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano.

La avizo diris, ke la rusa flanko kondamnas ĉiajn unuflankajn sankciojn, kiuj preterpasas la decidon de la Sekureca Konsilio de la UN. De post la validiĝo de la irana nuklea interkonsento, la Internacia Atom-Energia Agentejo plurfoje amplekse kontrolis la iranajn nukleajn instalaĵojn kaj konfirmis, ke Irano plenumis la interkonsenton, kio pruvis la efikon de la interkonsento. La avizo aldonis, ke la rusa flanko kredas, ke la nuklea interkonsento havas stabilan vivecon, kaj ĉiuj rilataj partioj kapablas venki iun ajn malfacilon.

Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas diris marde dum intervjuo kun germanaj raportistoj, ke Germanio kaj la Eŭropa Unio klopodos por subteni ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun Irano, post kiam Usono rekomencis sankciojn kontraŭ Irano.

Maas bedaŭris la rekomencon de usonaj sankcioj kontraŭ Irano, dirante, ke la irana nuklea interkonsento havis efikon kaj atingis difinitajn celojn. Li aldonis, ke Germanio protektos leĝajn rajtojn kaj interesojn de eŭropaj entreprenoj kaj klopodos por certigi ekonomian kaj komercan komunikadon inter la EU kaj Irano.

Brita ministro pri defendo Gavin Williamson diris marde en Vaŝingtono, ke la irana nuklea interkonsento estas la plej bona, kiun ĉiuj rilataj partioj povas atingi pri koncernaj demandoj.

Williamson faris la rimarkojn dum prelego en la usona pensfabriko Atlantika Konsilio. Li diris, ke la irana nuklea interkonsento, kvankam ne-perfekta, listigis serion da gravaj rimedoj sur la praktika nivelo kaj profitigis ĉiujn rilatajn partiojn. Li diris, ke Britio instigas Usonon dialogi kun rilataj partioj kaj Irano.

La Blanka Domo lunde publikigis deklaron, anoncante, ke Usono rekomencos sankciojn kontraŭ iranaj ne-energiaj sektoroj. La deklaro forte atakis la iranan nuklean intekonsenton.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Britio, Francio kaj Germanio publikigis komunan deklaron, dirante, ke subteno de la nuklea interkonsento estas respekto al internaciaj interkonsentoj, la EU kaj la tri landoj protektos leĝajn interesojn inter eŭropaj entreprenoj kaj Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin