Ĉinio donacas 2,35 milionojn da usonaj dolaroj por gazaa nutraĵa programo

(GMT+08:00) 2018-08-08 12:23:10     Redaktoro:Yu

Ĉinio subskribis interkonsenton kun la Helpa kaj Labora Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento marde por liveri 2,35 milionojn da usonaj dolaroj al la nutraĵa programo de Gazao por 2018.

La interkonsento estis subskribita de Guo Wei, direktoro de la Oficejo de la Ĉina Popola Respubliko al la palestina ŝtato, kaj Pierre Krahenbuhl, ĝenerala komisaro de la agentejo de la UN.

La agentejo diris, ke la interkonsento estas sindona subteno de la ĉina registaro, kiam ĝi alfrontas financan nesufiĉecon, post kiam Usono reduktis sian helpon je pli ol duono.

Krahenbuhl diris, ke Ĉinio delonge donis grandan atenton al la afero de Palestino kaj ĉiam montris atenton kaj solidarecon por palestinaj rifuĝintoj en la tuta regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin