Rusio promesis daŭrigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano

(GMT+08:00) 2018-08-08 12:53:28     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis avizon, dirante, ke Rusio daŭrigos ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano sur la nacia nivelo.

La avizo diris, ke Rusio faros ĉion eblan por subteni kaj efektivigi la iranan nuklean interkonsenton kaj prenos rimedojn sur la nacia nivelo por daŭrigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano. Krome, Rusio kaj ĉiuj aliaj partioj de la irana nuklea interkonsento kune serĉos solvon por firmigi kaj antaŭenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano.

La avizo diris, ke la rusa flanko kondamnas ĉiajn unuflankajn sankciojn, kiuj preterpasas la decidon de la Sekureca Konsilio de la UN. De post la validiĝo de la irana nuklea interkonsento, la Internacia Atom-Energia Agentejo plurfoje amplekse kontrolis la iranajn nukleajn instalaĵojn kaj konfirmis, ke Irano plenumis la interkonsenton, kio pruvis la efikon de la interkonsento. La avizo aldonis, ke la rusa flanko kredas, ke la nuklea interkonsento havas stabilan vivecon, kaj ĉiuj rilataj partioj kapablas venki iun ajn malfacilon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin