Brita defenda ministro: Irana nuklea interkonsento estas plej bona

(GMT+08:00) 2018-08-08 13:27:31     Redaktoro:Yu

Brita ministro pri defendo Gavin Williamson diris marde en Vaŝingtono, ke la irana nuklea interkonsento estas la plej bona, kiun ĉiuj rilataj partioj povas atingi pri koncernaj demandoj.

Williamson faris la rimarkojn dum prelego en la usona pensfabriko Atlantika Konsilio. Li diris, ke la irana nuklea interkonsento, kvankam ne-perfekta, listigis serion da gravaj rimedoj sur la praktika nivelo kaj profitigis ĉiujn rilatajn partiojn. Li diris, ke Britio instigas Usonon dialogi kun rilataj partioj kaj Irano.

La Blanka Domo lunde publikigis deklaron, anoncante, ke Usono rekomencos sankciojn kontraŭ iranaj ne-energiaj sektoroj. La deklaro forte atakis la iranan nuklean intekonsenton.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Britio, Francio kaj Germanio publikigis komunan deklaron, dirante, ke subteno de la nuklea interkonsento estas respekto al internaciaj interkonsentoj, la EU kaj la tri landoj protektos leĝajn interesojn inter eŭropaj entreprenoj kaj Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin