Sendito de ĉina prezidanto ĉeestis transdonan ceremonion de kolombia prezidenteco

(GMT+08:00) 2018-08-08 13:48:25     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri transportado Li Xiaopeng, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, lunde ĉeestis la transdonan ceremonion de kolombia prezidenteco laŭ inivito de la registaro de la lando, kaj renkontiĝis kun la nova prezidento Ivan Duque.

Li transdiris al Duque varman gratulon kaj bondezirojn de la ĉina prezidanto. Li diris, ke Ĉinio kaj Kolombio alfrontas senprecedence bonan historian oportunon por plifortigo de kunlaboro. Ĉinio volas labori kun Kolombio por prioritatigi politikan gvidadon, ĉerpi potencialon de duflanka kunlaboro, antaŭenigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, energio, infrastruktura konstruo, agrikulturo kaj novigado sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, akceli interŝanĝojn inter civilizacioj, plifortigi kunagon pri multflankaj aferoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Duque esprimis dankon por la ĉeesto de speciala sendito de Xi al la ceremonio kaj petis Li transdoni sincerajn salutojn al Xi. Li diris, ke Kolombio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio, prenas disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio kiel sian diplomatian prioritaton kaj volas profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por daŭra disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin