Ĉinio prenas kontraŭrimedojn al usonaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj kun valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2018-08-08 20:45:26     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco merkrede faris paroladon pri la usona decido kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de proksimume 16 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 23a de aŭgusto. La proparolanto diris, ke la usona konduto, kiu refoje metas enlandan leĝon super internacian leĝon, estas tute malracia. Por defendi siajn justajn interesojn kaj la multflankan komercan sistemon, la ĉina flanko devigite prenis necesajn kontraŭrimedojn kaj decidis kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj usonaj varoj kun la valoro de proksimume 16 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la sama tempo kun la usona flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin