Novaĵoj (Aŭgusto 09)

(GMT+08:00) 2018-08-09 17:22:36     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 9a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro renkontiĝis kun elektita prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN; Ĉinio prenis kontraŭrimedojn al usonaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun la elektita prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Maria Fernanda Espinosa Garces, merkrede posttagmeze en Beidaihe, marborda feriejo en la norda ĉina provinco Hebei.

Li diris, ke kiel fondinto-membro de la UN, konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN kaj la plej granda evoluanta lando, Ĉinio konstante subtenas la laboron de la UN, kaj ke ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis la sidejon de la UN en 2015 kaj ĉeestis serion da pintkunvenoj okaze de la 70a datreveno de la UN. Ĉinio firme subtenas la aŭtoritaton de la UN kaj subtenas la UN en ludado de centra rolo en internaciaj aferoj. Ĉinio partoprenas en la laboroj de la UN en la kampoj de politiko, ekonomio, socio, disvolvado kaj paco. Li akcentis, ke Ĉinio daŭre plenumos siajn internaciajn obligaciojn kaj estos plu konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolvado kaj defendanto de internacia ordo. Li ankaŭ vokis ĉiujn landojn subteni la bazajn regulojn de la Monda Organizo pri Komerco, subteni kaj antaŭenigi la liberkomercan sistemon kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado. Krome, li urĝis landojn antaŭenigi la demokratigon kaj laŭleĝan regadon en internaciaj rilatoj kaj oponi la protektismon.

Espinosa Garces diris, ke la UN atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj la kialo, ke ŝi unuafoje vizitas Ĉinion post sia elektiĝo kiel la venonta prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, estas tio, ke ŝi vidis la gravan rolon de Ĉinio por plifortigo de multflankeco kaj ĝian grandan kontribuon en subtenado de la laboro de la UN.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestos la 14an Ĉina-Rusan Konsiliĝon pri Strategia Sekureco en Rusio de la 14a ĝis la 17a de aŭgusto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Yang ĉeestos la konsiliĝon laŭ la invito de sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio Nikolai Patrushev. La lasta konsiliĝo okazis en Pekino en julio de la lasta jaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco merkrede faris paroladon pri la usona decido kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de proksimume 16 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 23a de aŭgusto. La proparolanto diris, ke la usona konduto, kiu refoje metas enlandan leĝon super internacian leĝon, estas tute malracia. Por defendi siajn justajn interesojn kaj la multflankan komercan sistemon, la ĉina flanko devigite prenis necesajn kontraŭrimedojn kaj decidis kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj usonaj varoj kun la valoro de proksimume 16 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la sama tempo kun la usona flanko.

La Sesa Ĉina Internacia Haven-Komerca Ekspozicio malfermiĝis merkrede en la urbo Suifenhe. Entute 426 entreprenoj partoprenas en la ekspozicio. Ili venas el Ĉinio, Rusio, Sud-Koreio, Ganao, Germanio, Malajzio kaj Pakistano.

La ekspozicio estas la unua ampleksa ekspozicio en Ĉinio kun la temo "Havena Komerco", kiu celas konstrui internacian havenkomercan platformon kun funkcioj de informa interŝanĝo, ekspodado, investa intertraktado, komerca servo kaj disvolvado de havenoj.

La usona Ŝtata Departemento diris merkrede, ke la lando efektivigos novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro la akuzo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono kaj lia filino.

Laŭ la deklaro publikigita de proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert, Vaŝingtono lunde konstatis, ke la rusa registaro "uzis kemiajn aŭ biologiajn armilojn malobservante internacian leĝon aŭ uzis mortigajn kemiajn aŭ biologiajn armilojn kontraŭ siaj nacianoj". Tio aludis la britan civitanon Sergei Skripal kaj lian filinon Yulia Skripal.

Ĝenerala Sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede kandidatigis eksan ĉilian prezidenton Michelle Bachelet por la ŝlosila posteno de Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris en notico al korespondantoj, ke post konsiliĝo kun la prezidantoj de la regionaj grupoj de membroŝtatoj, la ĝenerala sekretario informis la Ĝeneralan Asembleon pri la kandidatigo.

Bachelet servis kiel prezidento de Ĉilio de 2014 ĝis 2018 kaj 2006 ĝis 2010, kaj estis nomumita en 2010 kiel la unua plenuma direktoro de la Ento de la UN pri Seksa Egaleco kaj Rajtigo de Virinoj. Ŝi servis ankaŭ en la ĉilia registaro kiel ministro pri defendo de 2002 ĝis 2004 kaj ministro pri sano de 2000 ĝis 2002.

Kanada ĉefministro Justin Trudeau merkrede faris paroladon pri diplomatia ŝtormo kun Saud-Arabio pro homaj rajtoj. Li diris, ke Kanado ĉiam forte parolos por demandoj de homaj rajtoj, tamen ĝi ne volas subteni nebonajn rilatojn kun la lando.

Trudeau diris, ke kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Chrystia Freeland marde rekte komunikiĝis kun sia saud-arabia paralelulo Adel al-Jubeir, kaj la duflanka dialogo iras ankoraŭ.

La kanada televido raportis, ke antaŭ la parolado de Trudeau, al-Jubeir diris en gazetara konferenco en Riado, ke Saud-Arabio ne akceptos repacigon kaj eble prenos plurajn rimedojn, krom se la kanada flanko retiros siajn antaŭajn rimarkojn. Li aldonis, ke lia telefona interparolado kun Freeland finiĝis sen rezulto marde.

Usona respublika senatano Rand Paul diris merkrede, ke li transdonis leteron de prezidento Donald Trump al la rusa registaro.

Paul diris en la socia komunikilo Twitter, ke li havis honoron transdoni leteron de prezidento Trump al la registaro de prezidento Vladimir Putin. Li aldonis, ke la letero emfazas la gravecon de plua partopreno en diversaj kampoj, inkluzive de batalo kontraŭ terorismo, plibonigo de leĝdona dialogo kaj rekomenco de kulturaj interŝanĝoj.

Paul komencis sian rusan viziton lunde. Tio estas parto de la usona politika delegacio. Antaŭ kelkaj semajnoj, delegacio de ok respublikaj leĝdonantoj vizitis Moskvon.

En Moskvo, Paul laŭdire invitis rusajn leĝdonantojn al Vaŝingtono. Li ankaŭ diris, ke li oponas novajn usonajn sankciojn kontraŭ Rusio.

La Blanka Domo diris la 27an de julio, ke Trump estas malferma pri vizito al Moskvo kaj atendas la viziton de Putin al Vaŝingtono. Tio estis respondo de la Blanka Domo al la deklaro de Putin, ke li pretas inviti Trump al Moskvo kaj viziti Vaŝingtonon, se la kondiĉoj estas taŭgaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin