Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun elektita prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2018-08-09 12:39:37     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun la elektita prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Maria Fernanda Espinosa Garces, merkrede posttagmeze en Beidaihe, marborda feriejo en la norda ĉina provinco Hebei.

Li diris, ke kiel fondinto-membro de la UN, konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN kaj la plej granda evoluanta lando, Ĉinio konstante subtenas la laboron de la UN, kaj ke ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis la sidejon de la UN en 2015 kaj ĉeestis serion da pintkunvenoj okaze de la 70a datreveno de la UN. Ĉinio firme subtenas la aŭtoritaton de la UN kaj subtenas la UN en ludado de centra rolo en internaciaj aferoj. Ĉinio partoprenas en la laboroj de la UN en la kampoj de politiko, ekonomio, socio, disvolvado kaj paco. Li akcentis, ke Ĉinio daŭre plenumos siajn internaciajn obligaciojn kaj estos plu konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolvado kaj defendanto de internacia ordo. Li ankaŭ vokis ĉiujn landojn subteni la bazajn regulojn de la Monda Organizo pri Komerco, subteni kaj antaŭenigi la liberkomercan sistemon kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado. Krome, li urĝis landojn antaŭenigi la demokratigon kaj laŭleĝan regadon en internaciaj rilatoj kaj oponi la protektismon.

Espinosa Garces diris, ke la UN atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj la kialo, ke ŝi unuafoje vizitas Ĉinion post sia elektiĝo kiel la venonta prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, estas tio, ke ŝi vidis la gravan rolon de Ĉinio por plifortigo de multflankeco kaj ĝian grandan kontribuon en subtenado de la laboro de la UN.

Espinosa Garces estis elektita kiel prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en junio kaj komencos ŝian unu-jaran oficperiodon en septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin