Usono efektivigos novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro akuzo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono

(GMT+08:00) 2018-08-09 13:37:21     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris merkrede, ke la lando efektivigos novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro la akuzo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono kaj lia filino.

Laŭ la deklaro publikigita de proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert, Vaŝingtono lunde konstatis, ke la rusa registaro "uzis kemiajn aŭ biologiajn armilojn malobservante internacian leĝon aŭ uzis mortigajn kemiajn aŭ biologiajn armilojn kontraŭ siaj nacianoj". Tio aludis la britan civitanon Sergei Skripal kaj lian filinon Yulia Skripal.

Nauert ankaŭ akuzis Moskvon pri uzo de nerva aganto "Novichok" en intenco murdi ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin