Gardu tutmondan ekonomion kontraŭ "nigra truo de Usono"

(GMT+08:00) 2018-08-09 18:44:52     Redaktoro:Yu

En la 8a de majo de la kuranta jaro, Vaŝingtono deklaris retiri sin el la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano. Ekde nul-horo kaj 1 minuto en la 7a de aŭgusto laŭ orienta tempo de Usono, la decido havas la unuan influon: Usono rekomencis partajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ Irano, kiuj tuŝas aŭtomobilan kaj aviadan industriojn de Irano kaj ĝian komercon pri oro kaj gravaj metaloj. La usona registaro minacis, ke iu ajn komercanta kun Irano ne rajtas subteni komercajn rilatojn kun Usono. Estis raporto, ke PSA kaj Renault, la du plej grandaj aŭtofabrikantoj de Francio, estis trafitaj. PSA vendis 445 000 aŭtojn pasintjare en Irano, sed ĉi-jare ĝi devigite haltigis sian negocon en la lando, dum la vendkvanto de Renault en Irano en la unua duono de la kuranta jaro reduktiĝis je 10% malgraŭ tio, ke ĝi pli frue reĝustigis sian strategion.

La politikoj kaj rimedoj adoptitaj de la nuna usona registaro kiel "nigraj truoj" en la senfina kosmo forte englutas brilajn punktojn de la tutmonda ekonomia kresko. Retiro el la irana nuklea interkonsento kaj rekomenco de sankcioj kontraŭ Irano ĝuste estas tiaj "nigraj truo".

Ankaŭ la komerca milito provokita de Usono estas alia "nigra truo" englutanta britalajn punktojn de la tutmonda ekonomia kresko. Kvankam la usona miliardulo skribis lastatempe en la socia komunikilo Twitter, ke Usono estas gajnanta la komercan militon. Sed analizistoj atentigis, ke la tutmonda ekonomia kresko estas strikte ligita kun komerco, kaj aldonaj tarifoj fine influos la tutmondan komercon, kaŭzos stagnon kaj inflacion de ekonomio kaj trenos la tutmondan ekonomion al la rando de recesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin