Almenaŭ 43 homoj mortigitaj en aeratakoj gvidataj de Saud-Arabio en Jemeno

(GMT+08:00) 2018-08-09 19:54:35     Redaktoro:Yu

Yahya Shayem, estro de la prisana oficejo de la jemena norda provinco Saada, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke almenaŭ 43 civiluloj, plejparte infanoj, estis mortigitaj ĵaŭde, kiam la aeratakoj de la koalicio gvidata de Saud-Arabio trafis busojn en la provinco.

Yahya Shayem diris, ke entute 43 homoj, plejparte lernantoj sub la aĝo de 10 jaroj, estis mortigitaj, kaj 64 aliaj vunditaj, kiam du aeratakoj gvidataj de Saud-Arabio trafis busojn en populara bazaro Dhahyan.

Samtempe, estro de delegacio por la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Jemeno diris en la socia komunikilo Twitter, ke multaj estis mortigitaj, kaj pli multaj vunditaj, plejparte infanoj sub la aĝo de 10 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin