Proparolanto de la indonezia oficejo de batalo kontraŭ naturaj katastrofoj publikigis deklaron, dirante, ke ĝis la 17a horo de la 9a de aŭgusto laŭ loka tempo, 270 miloj da loĝantoj evakuis sian hejmlokon. Krome, 1 033 vunditoj restas kuracataj en lokaj medicinaj establoj. Ĝis nun ankoraŭ granda kvanto da homoj estas sub la ruinoj.